Skip to Navigation

Neado de la leĝo (Senestrecaj principoj 15)

 

«La senkondiĉa regado de la racio –jen la principo, kiu anstataŭos la leĝon».  W. GODWIN

«La leĝoj! Araneaĵo por la riĉuloj kaj potenculoj, nefra–kaseblaj katenoj por la malfortuloj kaj malriĉuloj; fiŝis–taj retoj en la manoj de registaro».  PRUDON

«La leĝoj, faro de iu leĝodonanto dieca aŭ homa, individua aŭ kolektiva, kaj eĉ se ili estus balotitaj per universala voĉdonado, estas leĝoj despotaj, fremdaj kaj malamikaj pro neceseco al la homoj kaj aĵoj, kiujn ili devas regi; tio ne estas leĝoj, sed dekretoj al kiuj homo submetiĝas ne pro ia interna neceseco kaj pro natura inklino, sed pro trudo de iu ekstera –dieca aŭ homa– forto; arbitraj ordonoj al kiuj la socia hipokriteco plej ofte senkonscie donas la nomon ›leĝo‹.»  BAKUNIN

«La protekto de la ekspluatado –senpera per la leĝoj pri la proprieto kaj nerekta per la apogo de la ŝtato– jen la esenco kaj senco de la nuntempaj leĝoj kaj la ĉefa zorgo de niaj multekoste pagitaj leĝofaraj kunvenoj.»  KROPOTKIN

«La leĝo ekzistas nur por la sklavoj».  Ĥristo BOTEV

G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)



La proklamo kaj la plena realiĝo de la principoj de libereco, solidareco, egaleco, justeco, libera iniciato, libervola kontrakto, federalismo, senestreco, ateismo, internaciismo, kontraŭmilitarismo, neperforto, malcentraliz–ado kaj komunismo –fundamentaj principoj de anarkiismo, el kiuj speguliĝas eternaj streboj de la homo al pli plenaj feliĉo kaj bonstato, streboj karakterizaj por ĉiuj tempoj kaj ĉiuj homoj; la plena efektiviĝo kaj daŭra stariĝo de ĉiuj ĉi principoj en la homrilatoj en la homsocio, postulas kaj trudas senkondiĉan kaj plenan rifuzon de la trudado, subpremado, kaj ĉiuspecaj perfortoj, de la persona kaj kontraŭsociala egoismo, de la ekspluatado en ĉiuj ties formoj, de la maljusteco, de ĉiuj religioj agnoskantaj eksteran diecan aŭtoritaton, de ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj de ordonpovo, de la naciismo kaj kun ĝi ligita militarismo.

Ĉio ĉi, kion anarkiismo neas, prezentas la principojn de aŭtoritato, kiuj resumiĝas per unu principo: la rajto de iuj homoj aŭ homgrupoj –kiuj en la diversaj aŭtoritataj socioj el la diversaj epokoj portas diversajn nomojn– regi super aliaj homgrupoj aŭ super ĉiuj ceteraj homoj. Tiu rajto povas esti agnoskita aŭ neagnoskita de tiuj, kontraŭ kiuj ĝi ekzerciĝas, ĝi povas esti perfekte arbitra kaj esprimi nur iun krudan forton, iun fizikan aŭ materialan superregadon, kaj malgraŭ tio havi realan esprimon kaj pli–malpli longan daŭron. Sed en la nuntempa epoko moderna, la rajto de regado de la homo super la homo akiras sian plenan efikecon, nur kiam ĝi estas vestita per laŭleĝa formo, kiam ĝi estas leĝo. Jen kial, ĉiuj ĉi principoj de aŭtoritato, kiujn anarkiismo refutas, sin apogas sur la jura rajto, sur la skribita leĝo, kaj ilia neado neeviteble kondukas ĝis neado de la leĝo mem kaj de la rajto edikti leĝojn. Per tio anarkiismo atingas la medolon mem de sistemo, kiun ĝi refutas, kaj per tiu refutado ĝi starigas sian lastan principon, kiu sintezas la tutan anarkiisman filozofion socian. Per tio ni tuŝas la plej delikatan por la nuntempaj homoj problemon koncernantan la plej krustiĝintajn antaŭjuĝojn de obskura stratumiĝo de multnombraj jarcentoj.

La esenco de la leĝo estas determinita de ĝia origino kaj el ĝia historia rolo. Tri diversaj elementoj partoprenas en la kreado de la leĝo. Kronologie, la unua elemento, kiu jam iomete determinas ĝian karakteron kaj ĝian hodiaŭan socialan rolon, estas la kutimjuro. La homaro vivis dum jarcentoj sen havi kaj sen koni skribitan leĝon. Al ĝi sufiĉis kutimoj, moroj, tradicioj. Ĉi tiuj kreiĝis kiel rezulto de kunvivado. Estas rimarkinde, ke eĉ hodiaŭ la kutimjuro okupas multe pli vastan lokon kaj ludas multe pli gravan rolon en la homrilatoj ol la skribita leĝo. Sed tiu kutimjuro konsistas el du kategorioj de kutimoj, tradicioj kaj moroj per diversa origino kaj diversa karaktero. La unua kategorio ampleksas la kutimojn utilajn por la ensocia vivo, kaj estas naskitaj de sentoj, kiuj strebas al reciproka solidareco, kaj al garantio de la ekzisto mem de la socio. Tiaj estas la kutimoj kaj moroj pri gastameco, estimo kaj respekto al la homvivo, la sentoj de reciprokeco, de sociala solidareco, de kompato al la malfortaj, senprotektaj kaj bezonantaj homoj, atinginte ĝis memofero kaj braveco. Ili radikiĝas en la socia naturo de la besto–homo. La religio havas nenian meriton pri ilia kreo, ĝi nur ilin malbonuzis, injektis en ilin «diecajn elementojn», por ilin enjungi por la servo de al la homo fremdaj interesoj. La dua kategorio de kutimoj, kiuj havas saman naturan devenon sed estas malutilaj por la kunvivado kaj por la homa progreso ĝenerale, radikiĝas en la negativaj deziroj kaj sentoj de superregado, de trudado de ies volo al aliuloj, de konkero, de prirabo por akiro de bonaĵoj kaj vivkondiĉoj permesantaj utiligi alies laboron ktp. De tiuj ĉi sentoj kaj pasioj ĝuste profitas la diversaj religiaj gvidantoj, idolpastroj, magiistoj, ktp, kiuj ilin uzas por korupti la morojn per injekto de nova elemento en la origino de la leĝo. Tio ĉi estas la koncepto pri la malvirteco de la homo, pri la peko. Tie ĉi ĝuste estiĝas la interveno de la religio, kiu kondiĉas la «diecan» karakteron kaj devenon de la leĝo. Ĉiuj religioj subtenas kun diversaj nuancoj kaj variantoj la koncepton laŭ kiu la homo portas en si elementon de la peko, kaj pro sia materiala origino estas inklina defali en pekon. Por ke li estu antaŭgardita de ĉi–lasta, li bezonas «superan protekton», bonintencan, eksteran volon, spirita–diecan forton. Tiu ĉi ekstera, «supera» forto devas lin direkti, lin gvidi, dikti al li kondutregulojn kaj li devas per plena fido fordoni sin al ĝi, obei al ĝi, por ke li ne peku, aŭ se li tamen pekas, li povu denove trovi «la vojon». Pro tio ankaŭ estiĝas la diversaj reguloj, instruoj kaj «ordonoj», kiuj per la buŝo de la idolpastroj kaj diservistoj la «superan» forton donas al la homoj. Tiel estas la deveno de la «Dek Di-ordonoj» proklamitaj de la supro de Sinajo; kaj la defendantoj de la potenculoj, riĉuloj kaj privilegiuloj sukcesis enŝovi en la kutimjuron ĉiujn elementojn necesajn por konsekri la instituciojn de ekspluatado kaj subpremado senpere post la ordonoj: «Ne mortigu!», «Ne ŝtelu!», ktp; ili ne preterlasis aldoni: «Oferdonu al Dio kaj pagu al kultservisto dekonaĵojn!», «Ne avidu la edzinon kaj la azenon de cia proksimulo!», ktp. Poste, tiujn aldonaĵojn kaj suplementojn ili plimultigis, plivastigis kaj multobligis per rimedoj taŭgaj por sklavigi la spiritojn, en kio nuntempe povas konkuri nur la marksaj heroldoj. «La tuta nia religia, historia, jura kaj socia edukado –skribis KROPOTKIN en La moderna scienco kaj anarkio (p.41 en la franca eldono)– estas penetrita de la ideo, ke homo, se li estus lasita al si mem, transformiĝus denove en sovaĝbeston». Sed la «ĉiuamanta» Dio kaj speciale liaj surteraj reprezentantoj siatempe zorgis elforĝi al si leĝojn, kiuj, de diecaj, ne malrapidis transformiĝi en kreaĵojn de l' homo por pravigi ne nur la religian sed ankaŭ la surteran povon.

Tiel oni atingas la trian elementon enkalkulitan en la leĝodeveno: la perforton. Kun diskresko de la homaj kunloĝejoj kaj de iliaj kolizio kaj konfliktoj, ekaperas la unuaj internaj disiĝoj de du malamikaj tendaroj, ĉiu el ili strebante trudi sian volon kaj firmigi la akiritan aŭtoritaton. La venkinto trudis sian leĝon, sanktigitan de la idolpastro, kiu ne malfruis alianciĝi kun la unua. Kompreneble tio ĉi ne fariĝis en unu tago; longdaŭra procezo de firmiĝo de la potenculaŭtoritato efektiviĝis, ĉe kiu la skleroziĝo de la kutimoj –speciale de la dua kategorio: rutinemo, konservativemo, timo de sanĝoj, kiuj same karakterizas la homan starantan sur pli malalta evoluŝtupo– ludis ne sengravan rolon. Kreita por asekuri la frukton de la forrabo, de la konkero kaj ekspluatado, la leĝo ne ĉesis firmiĝi.

En hodiaŭa tempo la leĝoj povas dividiĝi en tri ĉefajn grupojn. La unua kaj plej grava grupo ampleksas la leĝojn, kiuj celas la defendon de la proprieto kaj kapitalo. La defendo de la proprieto eĉ en la socialismaj konstitucioj estas enskribita. Sub la kapitalisma reĝimo de privilegioj kaj monopoloj ne temas pri la defendo de fruktoj de persona laboro, sed male pri la defendo de la proprieto, kio signifas ĝuste garantion de la forrabitaj fruktoj de alies laboro –en tio estas la kvintesenco de la principo. Eĉ kiam la leĝo garantias la proprieton de loĝejo, per tio ĝi leĝigas la forrabitan aŭ ne plene pagitan laboron necesigitan, ĉar neniu loĝejo estas frukto de la persona laboro de tiu, kiu ĝin posedas. Ĉiu havaĵo, ekzemple la menciita loĝejo, kiam ĝi estas en grande loĝata centro, krom la nepagita laboro fremda, enhavas ankaŭ socian valoron devenantan de la komuna progreso. Henry GEORGE multe prave emfazas, ke terpeco en Nov–Jorko pli multe kostas ol la oro, per kiu ĝi povus kovriĝi. Kaj kiam la leĝo garantias la proprietrajton de la posedanto de tiu terpeco ricevinta tiom altan valoron sekve de la urba diskresko kaj de la serio de teknikaj, kulturaj, ktp konkeroj, ĝi garantias forrabon al la socio, ĉiuj civilleĝoj en ĉiuj landoj havas kiel objekton tenadon de similaj alproprigoj kaj monopoloj de malmultaj homoj, domaĝe al la ceteraj. Eĉ granda parto de la punleĝoj, koncernantaj krimojn faritajn en ligo kun havaĵoj, fakte apartenas al la sama kategorio de leĝoj, kiuj defendas agnoskitajn monopolojn kaj privilegiojn.

La dua kategorio de leĝoj estas el tiuj, kiuj tenas kaj defendas la registarojn kaj ĉiujn ŝtatajn organojn kaj instituciojn. Grandan parton el tiuj leĝoj oni povas envicigi en la unuan kategorion; tiaj estas la leĝoj pri diversaj impostoj, taksoj k.a., kies destino estas favori malrekte kaj kelkfoje rekte iujn ekonomiajn tavolojn; kaj ĉiuj aliaj leĝoj el tiu grupo, subtenante la ŝtaton, malrekte servas la kapitalistojn, kies servisto estas la ŝtato.

La kontraŭsociala, perforta kaj malutila karaktero de tiuj du grupoj de leĝoj estas evidenta. Nur la interesataj defendantoj de la nuntempa ŝtatkapitalisma sistemo povas ŝajnigi, ke ili tion ne vidas. Alia estas la demando pri la tria kategorio: la leĝoj por defendo de la individuo, kiel la trompoj estas plej malfacile detrueblaj. Multaj estas tiuj, kiuj ilin konsideras kiel nepre necesajn. Ili ne povas prezenti al si, kiel oni vivus en socio, kie tiaj leĝoj mankus. Plendetalan respondon ili trovos en tiu parto de nia programo, kiu koncernas la problemojn de rekonstruado. Tie ĉi ni nur principe kaj rapide povas respondi.

Granda parto de la krimoj hodiaŭ faritaj kontraŭ la homa persono estas rekte ligitaj kun la ekzisto de la proprieto, ŝtato kaj eĉ al la leĝo mem kaj la institucioj, ligitaj al ties ekzisto: juĝejoj, malliberejoj, punoj ktp. Kun malapero de la tuta hodiaŭa sistemo ili neeviteble malaperus, sed eĉ en la hodiaŭa sistemo, se la leĝon oni forigus, la krimoj koncernantaj la personon ne nur ne pligrandiĝus laŭ nombro kaj dimensio, sed eĉ malgrandiĝus.

En ĉiuj okazoj la leĝoj, al kia ajn kategorio ili apartenas, ne estas esence destinitaj gardi la socion, sed la regantojn, la proprietulojn kaj la kapitalistojn. Tio ĉi estas determinita de ilia deveno, de ilia historia rolo kaj de la karaktero de la hodiaŭa sistemo socia, kiu dividas la homojn inter privilegiuloj kaj malfavoratoj. Tio ĉi gravas ankaŭ por la socioj, kiuj nomas sin «socialismaj».

Du vortojn ankaŭ pri iu nova kategorio: «la socialaj leĝoj». Sufiĉas rimarkigi nur, ke ĉiuj akiraĵoj, kiuj estas objekto de tiuj leĝoj, estas frukto de lukto de la laboris–toj, sed ne donaco. Tiuj leĝoj nur registris truditan real–aĵon, tiel grave kaj intence estas kripligitaj la akiraĵoj konkeritaj per longaj kaj malfacilaj luktoj kaj viktimoj. Tiuj ĉi akiraĵoj tamen ekzistus sen konsekrado fare de sociala leĝaro laŭ tio, ĉu ili estus respektataj kaj ne piedpremataj, ĉar ili estas rezulto ne de la leĝo kaj bondeziro de la leĝdonanto, sed de realaj fortorilatoj en konstanta lukto. Kaj tamen sensignifan parton prezentas la socialaj leĝoj el la miloj da aliaj leĝoj, kiuj naskiĝas tiel rapide, ke eĉ la juristoj ofte ilin ne konas, leĝoj kies destino estas teni la subpremadon, maljustecon, ekspluatadon, neegalecon, perforton kaj la tutan ŝtatan aparaton, personiganta ĉion negativan en la homsocio. Konsekvence, la konstruo de nova mondo postulas, trudas neniigon de la leĝo –bazo de la tuta nuntempa sistemo socia.

adidas Dame 5 X Marvel 'Black Panther'

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.