Skip to Navigation

Libereco (Senestrecaj principoj 1)

 

La libereco estas biologia neceso, leĝo de la vivo; la vivo mem. Ĉiu viva estaĵo, eĉ la plej malsupera, celas, kvankam plej ofte nekonscie, al libero. Eĉ en la vegetaĵaro la vivimpeto estas ekvivalento de la liberimpeto. La ĝermo, kiu elvenas el la grajno, puŝas, sublevas, flankenmetas malhelpojn, aŭ traiĝas kaj kurbiĝas antaŭ nesupereblaj baroj kaj serĉas liberan vojon. La malgranda insekto limigita en siaj movoj, kaptita, surpaŝita, enfermita, tiras, puŝas, senĉese serĉas liberiĝon, krias, mordas, pikas, baraktas por almiliti sian liberecon. Estas sovaĝbestoj, kiuj, ĉe plej bonaj materialaj kondiĉoj kaj plej diligentaj zorgoj flanke de la homo, neeviteble mortas, kiam ili estas senigitaj je libero.

G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)


En la historio de la homa socio la libereco, la strebo al libero kaj la porlibera batalo determinas kaj karakterizas la tutan disvolviĝon de la homaro. Libereco estas ĉefa faktoro de la progreso. Neniam la homo por ĉiam resignaciis, kiam la libero estis de li forprenita. La sklaveco, kiom ajn daŭra, kiom ajn firmigita kaj sekurigita ĝi estis de la piedpremintoj de la libero, ĉiam finiĝis per liber–iĝo. Kiom da fortostreĉo, kiom da sangoversoj, kiom da viktimoj kostis rekonkerado de la libereco! Sed neniu, anticipe mezurinte la kvanton da elversota sango, iam haltis pro la viktimoj, ĉar la libero mem estas la plej alta prezo de la vivo, kaj la vivo mem fariĝas por ĝi rimedo.

Kiel kondiĉo en la sociaj rilatoj libereco ĉiam signifis progreson, floradon de la kulturo kaj prosperon en ĉiuj sferoj de la sciado kaj homagado. La epokoj de libereco estas la plej lumaj en la homhistorio. Ĝis hodiaŭ mem ĉio kreita en la sfero de la sciencoj kaj artoj dum la antikve grekaj respublikoj, kiam la libero de la civitanoj estis alte aprecata, daŭre restas la bazo de ĉiuj sciencaj disciplinoj. La plej grandaj eltrovoj en scienco kaj tekniko ekaperas en la mezepokaj civitoj.

En la homa socio, same en la pasinteco kiel hodiaŭ, la plej karakteriza strebo, de ĉiuj homoj el ĉiuj klasoj kaj sociaj tavoloj, estas la aspiro al libero. Eĉ la plej abo–menindaj tiranoj estas kapablaj kompreni la prezon de la libero, kiam ili estas je ĝi senigitaj. Eĉ la plej grandaj tiranoj, tiam ili batalis por la libero, kompreneble por libero sia, ŝajnis veraj batalantoj kaj revoluciuloj, kaj sukcesis trompi la popolojn. Ĉu ne estis la fiera kaj kuraĝa Napoleono simbolo de la revolucio kaj de la batalo por libereco, antaŭ ol li superregis Eŭropon? Ĉu li ne plor–ĝemis, la sama tiu ĉi Napoleono, por la libero, por libero sia, kiam li troviĝis sur Sankta Heleno? Ĉu ne tiuj estis antaŭe la plej kuraĝaj antaŭvenantoj, kaj defendantoj de la libero, kiuj pli malfrue starigis la gilotinon, kiel purgatorion kaj sanktan lokon? Se ni povus scii la intimajn sentojn de MUSOLINI en la minuto, kiam li devis ekpen–di kun la kapo suben, certe ni trovus la saman plorĝemon por la libero, por la libero de tiu ĉi, kiu plej malnoble kaj plej senskrupule ĝin piedpremis daŭre, multe da jarojn post kiam li vendis ĉion, kion li posedis el socialismo?

Jes, la homo tirano aŭ sklavo– scipovas apreci la liberon, sed liberon sian. Li estas pri tio tute konscia, nur kiam li ĝin perdas. Atingi ĉi tiun superegan saĝecon, identigante sian liberecon kun alies libereco, signifus ĉesi esti sklavo aŭ tirano kaj fariĝi homo libera, t.e. liberecana.

La strebo al libero karakterizas ne nur la individuon, sed ankaŭ la homgrupojn unuigitajn laŭ materialaj aŭ spiri–taj interesoj, ligitajn profesie, religie, sente, ekonomie, teritorie, vivmaniere, etne, nacie, k.c. La grupoj kaj asocioj luktas por sia libero en la kunloĝejo; la kunloĝejo batalas por sendependeco, kio signifas liberon rilate al pli supera administra unuo; la komunumoj batalas por sia aŭtonomio, kio signifas por sia libero rilate al la ŝtato; la popoloj luktas por sia nacia libero; klasoj batalas kontraŭ aliaj klasoj kaj sociaj tavoloj por sia libero; individuoj kaj civitanoj, organizoj kaj partioj batalas por politika libero; la homoj de scienco kaj arto serĉas sian liberon por krei kaj esplori; lernantoj kaj studentoj depostulas liberon; modernaj pedagogioj levas la infanliberon al la plej grava principo de instruado kaj edukado –libero, libero, ĉiuj celas al libero, almenaŭ por si; oni parolas por libero, levas la liberon al celo de sia agado, al tasko de sia vivo! Ĉu estas io pli universala ol strebo al libero en la tuta kosmo?

Sekve, estas klare, ke la libero estas iu principo, kiu staras, skribita sur mŭltaj standardoj, kiu leviĝas kiel programcelo de multaj sociaj movadoj. Ĝi estas tiom universala principo, ke sen ĝia aplikado certaj homagoj fariĝas neeblaj, kaj identiĝas kun la libero mem. Tiel estas la kazo de la moderna edukado; tiel estas la kazo de l' arto. Laŭ la koncepto de la nuntempaj modernaj pedagogoj kaj artistoj, ne estas edukado nek arto sen libero, ekster la libero. Tamen, ĉiuj sociaj movadoj, kiuj enskribis en sian programon kaj sur sian standardon la liberprincipon, ne fakte estas veraj adeptoj de la libereco en la praktikado de la vivo. Tiuj ne povas esti veraj partianoj de la liberprincipo, kiuj samtempe akceptas ankaŭ la aŭtoritato–principon, eĉ sub modera formo. Aŭtoritato kaj libero estas principoj neakordigeblaj, nerepacigeblaj. Ĉia aŭtoritato laŭdifine, esence kaj en sia manifestiĝo, estas neado, limigo de la libero. Sekve, la konflikto ĉe la plej bona kaj sincera deziro estas neevitebla.

Tiurilate la diferenco inter aŭtoritatuloj kaj anarkiistoj estas kvalita, fundamenta, profunda. Sole nur anarkiismo estas la plena esprimo de la libero–principo; nur ĝin oni povas konsideri, kiel filozofion de libereco. Sole nur la anarkiistoj estas veraj, logikaj kaj plenaj adeptoj de la libero; nur ili estas la veraj portantoj de la libero.

Tial, ne estas hazarde, se en la latinaj lingvoj, la nomo «Anarkiisto» identiĝis kun la termino liberecano defendanto aŭ partiano de la libero. La vorton «libertaire» en la franca, kaj «libertario» en la hispana kaj itala –kiujn bulgare oni tradukas ordinare «senestrecano»– en ĉiuj latinlingvaj enciklopedioj kaj vortaroj oni donas kiel sinonimon de «anarkiisto».

For de ni la intencon aserti, ke inter la adeptoj de aŭtoritata principo ne ekzistas sinceraj partianoj de la libero. La diferenco inter aŭtoritatuloj kaj anarkiistoj pri tiu punkto ne kuŝas en la sincereco de la intencoj kaj deziroj. Ĝi estas multe pli profunda, ligita al la esenco mem de la faktoj, dum, por la adeptoj de la aŭtoritata principo, la libero en la plej bona okazo –kiam ili estas sinceraj defendantoj– estas nur celo, plej ofte fora celo, por la anarkiistoj, fundamenta principo de ilia doktrino la libero estas en la sama grado kaj celo kaj rimedo, tasko kaj vojo, regulo same en internaj reciprokaj organizaj rilatoj, kiel ĝenerale en la ĉiutaga vivo, en la rilatoj al la aliaj, al socio.

La historia sperto kaj la ĉiutaga praktiko pruvis, ke iluzie estas kredi, ke per limigo aŭ piedpremo de la libero oni povas realigi la liberon. Nur ties plena uzado en la vivo kaj en la ĉiutagaj rilatoj estas garantio, ke oni venos ĝis plena realiĝo de la socia libereco. Ĉiu, eĉ provizora, transira limigo, prokrasto de la praktikado de la libero, ĉiu uzado de aŭtoritato kiu substituiĝas al la libero pro kia ajn motivo, neflekseble kondukas al pluigado de la liberlimigo, al la firmigo de la aŭtoritato, kio tradukiĝas per la subpremado kaj finatingas la tiranecon.

La libero ne agnoskas, ne toleras limigon. Nur la neprecizeco kaj malriĉeco de la homlingvo trudas al ni paroli pri la liberlimo en certa senco. La libero ne estas la nura principo en la reciprokaj rilatoj. Ĝi ne povas esti rigardata izole, kaj el inter la aliaj principoj, kiuj kondiĉas tiujn rilatojn. Konsekvence, se oni parolas pri la limoj de la libereco, tio estas por esprimi tiun harmonion en la aplikado de ĉiuj principoj kondiĉantaj la ensocian vivon.

Zoom Kobe X ZK10

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.