La latin-amerikaj modeloj: liberecana pripenso

Carlos Taibo (Karlo Tajbo)

 

La diskuto estas sur la strato: ĉu alportus la Latin-Ameriko el maldekstraj registaroj stimulantan modelon, kiu donus respondon al multaj el la sakstratoj en kiuj ni troviĝas ĉe la riĉega Nordo aŭ, kontraŭe kaj malgraŭ ĉio, ni devas esti prudentaj rilate al tio, kion signifas ĉi tiuj registaroj?


Ni ne forgesu, ke multaj el kiuj lokiĝas je la unua de ĉi tiuj pozicioj konsideras, ke spertoj, kiel tiuj de Venezuelo, Ekvadoro aŭ Bolivio pruvus la eblon observi la regulojn de la liberala demokratio -ĉe tiuj landoj plenumiĝas sufiĉe pluralismaj balotadoj- samtempe ol disvolviĝas sociaj politikoj, kiuj ŝanĝus la situacion al sincera kaj bonŝanca profito por la malriĉuloj.

Antaŭ ĉio mi devas diri ke, laŭ mia vidpunkto, oni akceptendas, ke ĉi tiuj registaroj plenumis pli preferindajn politikojn ol tiuj realigitaj de iliaj antaŭuloj. Ankaŭ ne estus bone, ke dogme kaj apriore ni rifuzus ĉion, kion ili signifas, des pli konsiderante, ke estas juste rekoni, ke la persekutado, kiun ili suferas flanke de la ĉiamaj potenculoj, havas ja iun gravecon.

Kaj finfine ne estus ĝuste, ke ni fermus la okulojn antaŭ determinitaj politikoj eventuale stimulantaj, kiel tiuj, kiuj rilatas al determinitaj ebloj de memadministrada tipo aŭ al multaj el la projektoj alligitaj ne al registaroj sed al la indiĝenaj komunumoj kaj ties ununuraj formoj de organizo kaj konduto.

Sed, indikita tio antaŭa kaj temante pri la ĉefo, mi kredas, ke ni havas la devigon demandi nin ĉu spertoj, kiel tiuj de Venezuelo, Ekvadoro aŭ Bolivio, kreas inspiran kaj konvinkan modelon por ni, devenantaj el liberecana tradicio. Kaj la respondo, kiu ŝajnas al mi evidenta, estas negativa. Tio estas pro kvin ĉefaj kialoj.

La unua el ĉi tiuj kialoj substrekas la videble unupersonan karakteron de ĉi tiuj modeloj, ĉefe konstruitaj de supre al sube kaj krom, iuokaze, per fundamenta apogo de la militistaro. En mondo kiel la nia, la liberecana, en kiu estas fiera kaj klara malakcepto de gvidantoj kaj personaj obeoj, estas malfacile, ke alĝustigas sin projektoj evidente moviĝantaj sur la kontraŭa vojo.

Sed, dua kialo, mi devas substreki, ke ne temas nur pri diskuto ligita kun gvidantoj kaj hierarkioj: la alia flanko de la afero estas la malforteco de la manieroj, kiuj laŭ ĉi tiuj modeloj devas permesi ne nur la kontrolon ekde la bazo, sed la tuta plenumo de memadministradaj projektoj. Al tio oni aldonas multajn el la iluzioj, kiuj devenas el la ne kaŝita akcepto de la ludreguloj, kiuj rilatiĝas al la liberala demokratio kaj ĉefe al unu el ili: tiu, kiu diras, ke estas nenia problemo delegi ĉiun nian decidkapablon al aliaj personoj.

Trie, mi notos, ke laŭ ĉi tiuj modeloj la ŝtato estas preskaŭ ĉio. Oni pretendas, ke institucio heredita de la malnovaj povoj funkcias por la servo de projektoj, kies emancipa kondiĉo, mi tre timas, ke pro tio estas rimarkeble difektita. Sub la protekto de ĉi tiu nova iluzio apenaŭ povas surprizi nin, ke ankoraŭ supervivas la kutimaj malvirtoj de la burokratiĝado kaj eĉ la korupteco.

Kvare, mi estas devigita indiki, ke ekzistas grava konfuzo rilate al la kerna kondiĉo de la plimulto el la projektoj plenumitaj de la registaroj de la latin-amerika maldekstro. Ĉi tiuj projektoj preskaŭ ĉiam direktiĝis al pligrandigo de la helpaj funkcioj de la institucio Ŝtato. Nenio estus pli bedaŭrinda ol konfuzi ĉi tion kun la socialismo (almenaŭ certe, ke ni deprenas de ĉi tiu vorto bonan parton de la riĉeco, kiu al ĝi donas sencon). Se, unuflanke, plenumiĝis nenia sorto de socialigo de la proprieto -aŭ, en la pli bona okazo, ĉi tiu lasta marĝene aperi-, aliflanke, sendube supervivis, kvankam kun iuj limigoj, la ludreguloj de la merkato kaj la kapitalismo.

Mi permesas al mi aldoni kvinan kaj lastan rimarkon: eĉ en la okazoj en kiuj la ligado de la indiĝenaj komunumoj kun determinitaj instituciaj projektoj funkciis pli-malpli bone, oni povas konkludi, ke ĉi tiuj spertoj bedaŭrinde ofte falis sub la sorĉo de produktivecaj kaj disvolviĝismaj projektoj, kiuj ŝajnas al mi reproduktoj similaj al multaj el la mizeroj, kiujn la riĉega Nordo eksportis multozake, mi rekonas tion, sufiĉsukcese.

Mi revenas al la ĉefa argumento: se ne estas dubo rilate al tio, ke la registaroj de maldekstro en Latin-Ameriko kontribuis -unuj pli ol aliaj- plibonigi la situacion de la popolaj klasoj, ekde liberecana perspektivo ŝajnas devige teni pri tio ĉiajn prudentojn. Kaj el ili, iu ĉefa: tiu, kiu naskiĝas el la certeco ke, per la bazoj starigitaj de ĉi tiuj registaroj, estas ekstreme malfacile, ke stariĝos estontece socioj determinitaj de la egaleco, la memadministrado, la malkonsento pri la virsuperregada mizero, la malmerkatigo kaj la respekto de la rajtoj de la komponantoj de la venontaj generacioj. Pri tio, nenio ŝatus al mi pli ol malpravi.

_______________

* Carlos Taibo estas verkisto, eldonisto, socia aktivulo kaj fiksa profesoro pri Politika kaj Administracia Scienco ĉe la Aŭtonoma Universitato de Madrido. Artikolo eldonita en la núm. 269 de RojoyNegro (oficiala organo de la hispana ĜKL)
http://www.rojoynegro.info/articulo/ideas/los-modelos-latinoamericanos-una-reflexi%C3%B3n-libertaria

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González