Skip to Navigation

La laboristoj de la sektoro de la rapidmanĝejo strikas en Usono

 

Alvoko al la dungitoj de ĉenrestoracioj kaj superbazaregoj postuli salajraltigon kaj atingi laboristajn rajtojn.

La laboristoj de la ĉefaj ĉenrapidmanĝejoj kaj superbazaregoj ĉe Usono estas alvokataj al la striko por denunci la malaltan salajron, kiun ili ricevas. La protesto, kiu estiĝis en Novjorko kaj etendiĝis al duona dekduo de grandaj urboj, petas minimume salajran altigon po 15 dolaroj por horo kaj ankaŭ la eblon de sindikata reprezento. Multaj el la laboristoj ricevas nuntempe la federacian minimuman salajron, po 7,25 dolaroj por horo.

Esperantigita de Jesuo González


Por la strika movado, kiu jam plenumis alian strikon antaŭ monato, la laboristoj de koncesioj de McDonalds, Burguer King, Domino, KFC, Wendy, Macy 's kaj Sears bezonas, kiel minimume duobli la nuntempan salajron por povi kovri la vivbezonojn. La striko kunvokita en Ĉikago , Detrojto, Flint, Kansasurbo, Miĉigano, Milvokio, Misurio, Novjorko kaj Sankta Luiso estas kaŭzita de la usona ekonomia situacio en kiu ĉiufoje granda parto el laboristoj alproksimigas al la sojlo de la malriĉeco per salajroj tre malaltaj.

Tion denuncis la ĵurnalo New York Times en ĉefartikolo komence de aŭgusto titolita 'Fast-Food Fight' (Rapidmangeĵo Lukto): 'La Granda Ekonomia Krizo kaj la malrapida ekonomia reakiro plifortigis la tendencon al la neegaleco kaj la malaltaj salajroj, kiu jam estis evidenta eĉ antaŭ la lasta krizo. La laboristoj de rapidrestoracioj luktas por justa celo.'

Liaflanke Wall Street Journal klarigis, post la striko de la pasinta julio, ke 'la industrio de la rapida manĝo estis terurigita de la etendiĝo de la strikoj al aliaj urboj de Usono'.

Nike Benassi "Just Do It." White/Silver

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.