Skip to Navigation

La konstruanta spirito kaj la fundamentaj celoj de socia rekonstruo (Konstruiva anarkiista programo, 1)

 

»Vi volas tutege ĉion detrui. En viaj skribaĵoj vi ne lasis ›ŝtonon sur ŝtono‹, vi ĉion detruis. Estas facile detrui, sed malfacile konstrui. Kion vi metos surloke de ruinoj? Kion vi metos anstataŭe de la diversaj institucioj de la nuna socio? Ĉar vi mem diras, ke la homo ne povas vivi sen socio, ekster la socio. La nuna socia vivo estas tiel malsimpla. La homoj bezonas nutraĵon, vestaĵojn, lernejojn, hospitalojn, teatrojn, ktp. La homaj bezonoj estas tiom multnombraj, senĉese kreskantaj kaj rafiniĝantaj. La sociaj rilatoj fariĝas pli kaj pli interplektitaj kaj mult–formaj. Ĉu vi opinias, ke estas tiel facile kontentigi ĉiujn tiujn bezonojn kaj aranĝi tiel malsimplajn rilatojn sen ŝtato, sen potenco, sen impostoj, sen tribunaloj, sen polico ktp? Estos necese produkti pli kaj pli kaj produkti la plej diversajn havaĵojn, interdividi kaj konservi ilin, ktp. Via libereca komunismo, spite vian proteston, kiam viaj malamikoj nomas ĝin malordo kaj ĥaoso, fakte finvenos al tio, kion ni kutimas difini per la vorto ›anarkio‹«.

Tiaj estas, kelkvorte, la kritikoj de ĉiuj, kiuj legas niajn skribaĵojn sen akcepti niajn konceptojn, sen sufiĉe koni ilin. Tiu konstato entenas pravigeblajn elementojn; ni devas serioze, funde esplore respondi kaj laŭmezure de la disponebla loko, sufiĉe detale.

G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)


Komence, ni rimarkigas, kiel ajn prava estas la koncepto, ke la detruo ne sufiĉas, ke la konstruo devas akompani kaj postsekvi ĝin, ke ne estas tute vere, ke detruo estas tiel facila. Precipe, kiam temas ĉefe pri detruo de konceptoj, antaŭjuĝoj estigitaj de antaŭ jarcentoj, de institucioj konfirmitaj per jarcentaj tradicioj, kredoj kaj superstiĉoj, kutimoj kaj rutinoj bone defenditaj per potenca sistemo disponanta mensogajn, trompegajn, perfortajn rimedojn. Sekve, detruo ne estas malpli malfacila ol konstruo. Kaj se ni estas devigitaj komence detrui same en la rekta senco kiel en la abstrakta kaj filozofia senco de tiu vorto, estas, ĉar la konstruo, pri kiu temas ĉi tie, ne estas ebla sen antaŭe detrui la nunan socian sistemon.

Mi devus poste rimarkigi, ke estas tute arbitre kaj erare atribui al ni la detruemon kiel esceptaĵon tipan de nia doktrina spirito kaj de la celo de nia aktiveco. Tiurilate estas profunda detruenda eraro, kiu lokiĝas en la cerboj, eĉ en tiuj de kelkaj anarkiistoj ne sufiĉe konantaj la konceptojn. Estas bela esprimo de BAKUNIN, larĝe disvastigita kaj konata, kiu eĉ poezie eĥas : »La spirito de detruo estas samtempe konstruema spirito.« Sed tiu frazo ne tuŝas la anarkiisman spiriton, precipe en ĝia misformita koncepto kaj tendenca interpretado. Oni ne scias kaj oni tro forgesas gravan detalon, nome: tiu frazo estas la konkluda penso de grava artikolo germane verkita de BAKUNIN en 1844, kiam li ankoraŭ ne estis anarkiisto. Kvankam BAKUNIN daŭre tenis en siaj pensoj kaj agadoj la fundamentajn signojn de libereca spirito, li fariĝis anarkiisto nur post la pola ribelo en 1863 kaj post longa revolucia sperto kaj martireca vivo survoje al nova mondo libera, solidareca kaj justeca. Sed koncerne tiun detru–koncepton tiel formulitan, ekzistas alia senco tute malsama ol tiu vulgare atribuita. Temas tie pri kuraĝo, kritiko–kuraĝo kaj ne pri simpla neo. BAKUNIN volis diri –kaj plurfoje li esprimis la saman ideon– ke tiu, kiu ne estas preta refuti ĉion, kio maljuniĝas, kiu ne kuraĝas sin deklari kontraŭ la malnovaj formoj, detrui ĉion, kio estas postiĝinta, putra kaj ŝima, ankaŭ ne kapablas konstrui. Kaj se hodiaŭ ni dezirus parafrazi BAKUNIN–on, provante pli precize esprimi la anarkiajn psikologion kaj ideologion, ni povus diri: »La konstruema spirito estas samtempe detruo–spirito«.

Tio ne estas arbitra kaj antaŭjuĝa aserto. Sufiĉas studi la vivon kaj aktivecon de la plej rimarkeblaj anarkiismaj teoriistoj kaj propagandistoj sur la internacia plano kaj penetri en la animon de ĉiu anarkiista aktivulo, eĉ de la lasta kaj plej modesta reprezentanto de tiuj ideologio kaj psikologio, por vidi kiom riĉaj estas la konstru–impetoj, kiuj eliĝas el ĉiu penso, ĉiu gesto, ĉiu motivo kaj de ĉiu laboro de anarkiisto. Neniu alia doktrino, neniu movado naskis tiom riĉan aron da gigantaj kreintoj, inicintoj kaj realigintoj de kreantaj kaj pozitivaj verkoj. BAKUNIN –enkarniĝo de la ribelo– komencas sian anarkian aktivecon ellaborante funde esploritan programon pri socia rekonstruo. KROPOTKIN estis malofta scienculo pro siaj universalaj konoj kaj grava realiganto. La homara historio entenas malmulte da homoj kiel Eliseo RECLUS, kiu per siaj propraj klopodoj kaj rimedoj, fondis universitatojn kiel la Liberan Universitaton en Belgio –kiu fariĝis centro kaj vojkruciĝo de la plej gravaj tutmondaj scienculoj survoje al Bruselo por instrui. »La Moderna Lernejo« de Francisko FERRER, en Hispanujo –por kiu li endanĝerigis sian vivon–, kreis historion en la fako de racia edukado. »La abelujo« de Sebastiano FAURE, alia modelo–lernejo pri libera edukado, kiu funkciis 14 jarojn kaj kiun detruis la unua mondmilito, estas ankoraŭ alia ekzemplo de pozitiva konstruo. La lernejo de Paŭlo ROBIN en Saint–Puy, kie estis praktike ellaboritaj la metodoj pri libera edukado, estis deirpunkto de internacia movado cele al pliboniĝo de la nuna lernejo. La bulgaro Varban KILIFARSKI revis krei ankaŭ similan lernejon kaj li jam konstruis la domon en sia farmo, apud Razgrad, kiam eksplodis la unua mondmilito, kiu malpermesis ĝian realigadon. Kaj kiun anarkiiston ne ravis la ideo krei komunumojn por konkretigi sian idealon? Ni ne diras, ke estas la sola nek la plej bona vojo por realigi la gravajn ideojn, kiuj inspiras nin, ni volas nur indiki, per tiuj ekzemploj, la fundamentajn spronojn tipajn de la anarkiista psikologio.

Silentu ĉiuj, kiuj intence prezentas la anarkiistojn kiel simplajn detruantojn kaj vulgarajn neantojn kaj plej bonokaze kiel vanajn revulojn, ĉar la faktoj pruvas ilian idearon.

La konstruantaj spronoj en la anarkia aktiveco speguliĝas ankaŭ sur la ideologia plano. Fakte, la anarkiistoj estas la solaj inter ĉiuj revoluciuloj kaj sociaj reformistoj, kiuj posedas konstruivan programon. Estas precize pro tio, ke la marksistoj nomas ilin »utopianoj« (ĉar ili kreas programojn por la estonto –t.e. utopiojn); pretekste ke ili ne volas zorgi pri ĥimera konstruado por la estonto, la marksistoj neniam klopodis precize montri sian koncepton de venonta socia reĝimo. Neniu el iliaj antaŭvidoj ne transiras la konkeron de politika potenco. Ili ne diras tion, kio okazos poste. Ilia programo estas tiel simpla, ĉar fakte neniun programon ili havas. Sufiĉas foliumi la marksistajn verkojn por vidi, ke ne estas eĉ unu linio, unu ideo spegulanta precizan koncepton rilate al la strukturo de la socio nomata »socialista, komunista aŭ libera«. Nur estas klara ĉe la marksistoj la konkero de politika povo kaj la starigo de diktaturo. De tiu punkto komenciĝas la abismo de necerteco, kiu, praktike, transformiĝas en abismon de sufero, teroro kaj horora ekspluatado.



El kio konsistas la socia rekonstruo?

La forigo de kelkaj institucioj, modifo de aliaj kaj kreo de novaj institucioj.

Ni jam vidis la instituciojn, kiuj, laŭ ni, estas destinitaj al detruo. Poste, ni vidos tiujn, kies modifo estas la unua tasko de socia rekonstruo kaj tiujn, kiujn oni devas tiam krei. La socia rekonstruo havos ankaŭ taskon organizi kaj kontribui al la organizado de ĉiuj homaj aktivadoj kaj manifestiĝoj cele havigi superan materian kaj kulturan nivelon kaj senliman kaj rajtegalecan evoluadon por ĉiuj en libero, solidareco kaj justeco.

Kiam sociologo same fundamente analizas la strukturon kaj la funkciadon de la socia vivo, kiel botanikisto esploranta folion aŭ radikon, transverse kaj laŭlonge tranĉante, li konstatas, ke la bazo de ĉiu socio estas la laboro. Sekve, la unua tasko kaj la plej grava por la transformiĝo de la socio estas la organizado de la laboro. La laboro estas skeme subdividita en fizika laboro kaj intelekta laboro; jes, skeme, ĉar, fakte, neniu laboro estas nur fizika aŭ nur intelekta. La laboro kreas, modifas, delokas, konservas aŭ disponigas al la homoj bienojn materiajn aŭ spiritajn kaj laŭ ĝia celo la fakoj estas: produktado, transporto, komuniko, instruado kaj edukado, kulturo, sano, higieno kaj socialaj servoj, akvoalkondukado, lumigo kaj prizorgado, riparo, libroj kaj gazetoj.

Alia fundamenta funkcio de ĉiu socio estas interŝanĝo, kaj distribuo. Sekve, la dua tasko de la socia rekonstruo estas la organizado de interŝanĝo kaj distribuo. Fine, ĉiu socio bezonas defendon kaj sekurecon; la organizado de la defendo kaj de la sekureco de la socio estas la tria tasko de la socia rekonstruo.

Sed la socia vivo ne estas nur produktado, interŝanĝo, distribuo kaj ankaŭ propra defendo. La homoj vivas en dom–grupoj pli–malpli grandaj. La vivo en tiuj dom–grupoj trudas multoblajn sociajn ĉiutagajn rilatojn kaj bezonojn, kiuj postulas konstantan kontentigon, reguligon kaj administradon. Sekve, la kvara grava tasko de la socia rekonstruo estas la organizado de la sociaj rilatoj kaj de la administrado de la socio.

Tiuj kvar fundamentaj taskoj entute entenas la socion. Tamen, krom tiuj ĉi, la homoj havas diversajn proprajn bezonojn, kiuj koncernas nur ilin persone. Cele al kontentigo de tiuj diversaj bezonoj, ili organiziĝas, plenlibere, laŭ sia iniciato en diversaspektaj asocioj kaj grupoj, interesantaj nur ties membrojn.



Antaŭ ol konkrete kaj detale ektrakti la ekzamenon de tiuj fundamentaj celoj de la socia rekonstruo, ni devas klare kaj asertege konigi la pozicion de la anarkiistoj rilate al la planizado kaj kunordigo.

La stimuliloj de la kapitalisma produktado estas materia intereso esprimita per la profito de la posedantoj de produkt–rimedoj. Pro tio, la kapitalisma produktado, laŭmezure ke ĝi ne dependas de ŝtata regisma politiko, ne bezonas totalan produktplanon. La ŝtato, cetere, per sia kreskanta interveno en la socia kaj ekonomia vivo, pli kaj pli sin turnas al iu planizado, kiu rolas en ĝiaj ĉiujaraj buĝetoj. Sekve, la kapitalisma produktado mem daŭre pli kaj pli iras al planizado, sed tre ĝenerala planizado.

La socialismo, kiaj ajn estas ĝiaj subdividaĵoj, prezentas la produktadon de la havaĵoj cele al kontentigo de la loĝantaraj bezonoj kiel movigan elementon de la ekonomio. Laŭ tiu principo, la planizado kaj la kunordigo fariĝas neeviteblaj necesaĵoj. Tiurilate la anarkiistoj ne estas esceptoj. Ili estas aprobantoj de la planizita ekonomio kaj de la kunordigado de sociaj rilatoj. Sed profunde ili diferencas de la aŭtoritataj socialistoj pri tiu kampo, ĉar laŭ la anarkiistoj, la ellaborado de la plano estas precipe la tasko de tiuj, kies plano celas kontentigi la bezonojn: la konsumantoj kaj la tuta socio, paralele al tiuj, kiuj aplikas tiun planon –la laboristoj. La ellaborado efektiviĝas surloke, ĉebaze, kaj ĉe la entreprenejoj, kaj la kunordigo efektiviĝas de funde supren sur la tuta teritorio.

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.