Skip to Navigation

Kontraŭ la antaŭjuĝoj (La Anarkia Komunismo, kaj 4)

 

Kvara kaj lasta parto de la broŝuro La liberecana komunismo verkita de Isaac Puente je la 1933a kaj esperantigita de Jesuo González

 

Esperantigita de Jesuo González


La Nacia Konfederacio de la Laboro estas, kiel la vojo de la revoluciaj penadoj de la laboristaro por la realigo de konkreta celo: starigo de la Liberecana Komunismo. Reĝimo de homa kunvivado, klopodanta solvi la ekonomian problemon sen bezono de la ŝtato nek de la politiko, konsente kun la konata formulo: «de ĉiu laŭ liaj fortoj, al ĉiu laŭ liaj necesoj».

La emancipa movado de la laboristaro maturiĝadas je la kosto suferi elreviĝojn. El ĉiu fiasko ĝi fontas rebonigita, kun novaj kuraĝoj. Estas formiĝanta forto, administranto de estonto. Ĝi enportas ĝermon de socia perfektiĝo kaj respondas al profunda sento de tio homa, tial ĝi ne povas perei, kvankam ĝi centfoje pli eraros sian vojon.

Al la laboristaro oni tro predikis. Iufoje kvietigon, alifoje kulturon aŭ kapabliĝon. Laŭ juĝo el ĝiaj paŝtistoj, ĝi neniam estis matura por emancipiĝi. Ĝia preparo, se devas esti tiel, estos eterna, ĉar ĝi neniam povos eliri, se ne estas revolucie, el la malklereco kaj la senscio kaj la senigoj en kiuj la kapitalisma reĝimo kaj la ŝtato ĝin subtenas. Ĉiu parta emancipiĝo kostos al ĝi tiom penado, kiom la plena emancipiĝo, se ĝi devas esti konkerita kolektive kaj ne individue.

Se oni devas tiel trovi solvojn, sen ataki la sistemon, ne eblas solvi la socian problemon. Tio estas kiel la ovo de Kolumbo. Se ni devas starigi kaj ekvilibrigi la ovon sur unu el ĝiaj polusoj, ni perdos la tempon, se ni volas atingi tion per kapableco kaj instruado. Oni devas decidi premplatigi per bato sur la tablo unu el ĝiaj polusoj, atakante la ovon je ĝia kompleteco.

La Nacia Konfederacio de la Laboro interpretas la emancipan movadon de la laboristaro, kiu lernis el la reformismaj distraĵoj kaj elreviĝis el la politika forĵonglo. Ĝi vidis rektan vojon. Tiu de la rekta agado, rekte aliri al la starigo de la Liberecana Komunismo, sola vojeto al emancipiĝo. Ne temas pri fari fortan organizon, kiu estu ĉies admiro, sed realigi ĝian liberigan celon. Ne estas idealo por kultivi, sed batalfronto. La idealon al ĝi donas la anarkiismo, kiu orientas kaj vigligas ĝin.

Difino

La Liberecana Komunismo estas la organizo de la socio sen ŝtato kaj sen privata propraĵo. Por ĉi tio oni bezonas nenion elpensi aŭ krei nenian novan institucion. La kernoj de organizo, ĉirkaŭ kiuj oni organizos la futuran ekonomian vivon, jam ĉeestas en la numtempa socio: estas la sindikato kaj la libera municipo.

La sindikato, kie nuntempe spontanee grupiĝas la laboristoj de la fabrikoj kaj de ĉiuj kolektivaj ekspluatejoj.

Kaj la libera municipo, asembleo el malnova origino, en kiu ankaŭ spontanee grupiĝas la loĝantoj de la vilaĝoj kaj vilaĝetoj kaj kiu proponas vojon por la solvo de ĉiuj kunvivadaj problemoj en la kampo.

Ambaŭ institucioj per federaciaj kaj demokratiaj normoj estos suverenaj pri siaj decidoj, sen esti gvidataj de nenia supera institucio, sed nur devigitaj konfederacii inter si, per ekonomia trudado de la institucioj de rilato kaj komuniko, starigitaj laŭ Federacioj pri Industrio.

Ĉi tiuj institucioj kolektivigas aŭ komunigas ĉion, kio nuntempe estas privata propraĵo kaj ĉiuloĝloke reguligas la produktadon kaj la konsumadon, t.e. la ekonomian vivon.

La asocio de la du vortoj (komunismo kaj liberecana) ankaŭ indikas fandadon de du ideoj: iu kolektiviga, kiu emas produkti harmoniaron fare de la kontribuo aŭ kunlaborado de la individuoj kaj sen redukti ties sendependecon; kaj la alia individuisma, kiu volas garantii al la individuo la respekton de lia sendependeco. La laboristo de la fabriko, la fervojo aŭ la manlaboristo, ne povante plenumi per si mem kompletan laboraĵon, bezonas grupiĝi kun siaj kamaradoj, tiel por la plej bona plenumo de la verko, kiel por la defendo de la individua intereso. Kontraŭe, la metiisto kaj la kamplaboristo povas sendepende vivi kaj eĉ esti sufiĉaj por si mem, tial ili havas enradikiĝintan tendencon al la individuismo. La Sindikato reprezentas la bezonon de la kolektiviga organizo kaj la libera Municipo plej bone interpretas la individuan senton de la kamparano.

La mizero estas la simptomo, la malsano estas la sklaveco. Se ni nur juĝas per la ŝajnoj, ĉiuj ni koincidas opinii la mizeron, kiel tio plej malbona el la nuntempa socio. Tamen, tio plej malbona estas la sklaveco, kiu devigas la homon perei pro ĝi, neebligante lin ribeli. Ne estas tio plej malbona la kapitalo, kiu ekspluatas la laboriston kaj riĉiĝas je koste de li, sed la ŝtato, kiu tenas sendefenda la laboriston kaj subpremas lin per la pafiloj de la polico kaj la enfermo en malliberejoj.

La tuta malico, kiun ni bedaŭras en la numtempa socio –kaj por evidentigi ĝin ne estas ĉi tie loko taŭga– , baziĝas sur la institucio de la Povo, tio estas, sur la ŝtato kaj la institucio de la privata propraĵo, kiu per amasiĝo produktas la kapitalon. La homo estas ludilo de ĉi tiuj du sociaj malutiloj, superaj al lia volo; li fariĝas mizerkora, avara, nesolidara, kiam li estas riĉa, kaj kruela kaj nesentema al la homa doloro, kiam li plenumas la povon. La mizero malnobligas kaj la riĉeco koruptas. La obeado ĵetas la homon al la fieco kaj la aŭtoritato deformas liajn sentojn. Neniu verŝigis pli larmojn kaj sangon ol la kapitalo senbrida kaj nesatigebla de intereso. La tuta historio estas plenplena el la krimoj kaj torturoj efektivigitaj de la aŭtoritato.

La amasiĝo de riĉaĵoj, kiel la amasiĝo de povo fare de unuj, nur povas fariĝi koste prirabi aliajn. Por detrui la mizeron, samkiel por neebligi la sklavecon, necesas kontraŭstari la amasiĝon de propraĵoj kaj povo tiel, ke neniu prenu pli ol tion, kion li bezonas, kaj ke ne estu necesa, ke neniu ordonu al aliulo.

Du fundamentaj aferoj. Havas la homo, pro sia esenco kaj naturo, du neelĉerpeblajn aspirojn: la panon, tio estas, kion li bezonas por kontentigi siajn ekonomiajn bezonojn (manĝi, vesti, ĉambro, instruado, sana flegado, komunikiloj, ktp) kaj la liberon, tio estas, disponi pri siaj propraj agoj. Ekstera trudado ne nin naŭzas por esti tia, ĉar ni akceptas tiujn, kiujn al ni trudas la Naturo mem. Ĝi nin ĉagrenas kaj ribelas, kiam estas kaprica, devenanta el la volo de aliaj homoj. Ni akceptas limigon, kiam ni ĝin kredas justa kaj, kiam ni libere povas juĝi ĝin. Ni malakceptas ĝin per ĉiuj niaj fortoj, kiam oni altrudas ĝin al ni, neante al ni la rajton diskuti ĝin.

Estas tiom viva, tiom intensa ĉi tiu sento pri libero, ĉi tiu aspiro disponi pri ni mem, ke estas tre konata la afero de la hispana malaltranga nobelo, kiu por konservi ĝin trenas sian mizeron sur la vojoj, rezignante la panon, la rifuĝejon kaj la varmegon de la azilo, ĉar, kontraŭ tion oni altrudas al li kazernan disciplinon.

La Liberecana Komunismo devas ebligi la kontentigon de ekonomiaj bezonoj respektante ĉi tiun aspiron al la libero. Pro amo al la libero ni malakceptas komunismon de monaĥejo aŭ kazerno, de formikejo aŭ abelujo kaj prigregan komunismon, kiel tiu de Rusio.

La antaŭjuĝoj

Ĉio ĉi, por kiu nin legas havante negativajn kaj malfavorajn antaŭjuĝojn, ŝajnas kvazaŭ sensencaĵo. Ni klopodos rimarki ĉi tiujn antaŭjuĝojn, por se volas kuraci sin de ili, kiu ilin suferas.

1a antaŭjuĝo. Atribui portempan karakteron al la krizoj.

La kapitalo kaj la ŝtato estas du malnovaj institucioj je tutmonda, progresanta kaj nekuracebla krizo. Du institucioj, kiuj enportas en sia propra malintegriĝo, kiel ĉiam okazas en la Naturo, la ĝermon de la institucioj, kiuj devas anstataŭi ilin. En la Naturo nenio kreiĝas nek detruiĝas, ĉio transformiĝas. La kapitalo sufokas sin en siaj propraj rubaĵoj: la deviga senlaboreco senĉese kreskas, ĉar ĝi nekapablas pliigi la konsumon proporcie al la pliigo de la produktado fare de la maŝinaro. La sendungitoj simbolas revoluciajn fortojn. La malsato malkuraĝas la izolitan individuon, tamen havigas furiozon kaj bravecon, kiam ĝi estas kolektiva. Inter la laboristaro naskiĝas kaj fortigas la ribeligajn ideojn. La ŝtato ankaŭ sufokas sin en sia propra fortostrukturo. Ĉiufoje ĝi estas devigita krei pli subpreman forton kaj pli burokrataron, ŝarĝante per la balasto de la parazitismo, la buĝetojn, per kiu ĝi prirabas la impostpaganton. Kiam oni subtenas konstruaĵon estas ĉar ĝi minacas ruinon. La individua konscienco, ĉiufoje pli vigla, senkaŝe kontraŭas la limigojn de la ŝtato. La tujeco de ĝia ruino al ĝi faris subite deturni ĝian historian evoluadon al demokratiaj kaj mildigitaj manieroj, por vesti sin, kiel faŝismo en Italio kaj diktatorado en aliaj regnoj, eĉ diktatorado de la laboristaro en Rusio.

Estas definitivaj krizoj, kiuj alfrontas, kiel neakordigeblaj fortoj, la malnovam institucion de la kapitalo kontraŭ la kreskantaj depostuloj de la laboristaro; kaj la pli malnovan institucion de la ŝtato kontraŭ la liberecenaj aspiroj de la popoloj. Ĉi tio anstataŭos tion.

Ne utilas alkroĉiĝi al la malnovaj sistemoj kaj klopodi fari al ili flikaĵojn, renovigojn kaj reformojn, kvankam ili estas tiel allogaj, kiel tiuj de Henri George, ĉar ili malfruiĝas por renovigi kadukan institucion. Oni devas pensi pri tio, kio penadas naskiĝi, pri tio, kio volas anstataŭi tion, kio devas malaperi, pri la ĝermigaj fortoj, kiuj petas lokon en la socia vivo.

2a antaŭjuĝo. Supozi, ke la Liberecana Komunismo estas frukto el malklereco.

Ĉar ili vidas ĝin proponita de homoj, kiuj havas famon de malkleraj kaj sensciaj, de homoj sen universitata diplomo, ili supozas, ke la Liberecana Komunismo estas trosimpliga solvo, kiu ne konas la kompleksecon de la vivo kaj la malfacilaĵojn propraj al tia granda ŝanĝo. Ĉi tiu antaŭjuĝo kunportas kun si tiun, kiun ni poste mencios.

Kolektive, la laboristaro havas pli konadon pri la sociologio ol la intelektaj sektoroj kaj, sekve, pli vidadon pri iliaj solvoj. Tiel, ekzemple, la kuracistoj aŭ advokatoj aŭ apotekistoj nur kapricas kaj elpensas, kiel solvoj por la abundo de profesiuloj limigi la aliron al la Fakultatoj, dirante: «Estas la lokoj okupitaj, ne estas pli», kaj deturnante al aliaj universitataj studoj aŭ al la tumulta protesto la novajn generaciojn, kiuj naskiĝas al la vivo kaj prezentiĝas en la klasĉambrojn laŭ ĉiufoje plej granda numero. Kaj ĉi tio ja estas kaj simpliga kaj absurda kaj stulta solvo kaj malpropra por tiuj, kiuj fieras esti superaj al la ceteruloj.

Kontraŭe la laboristoj kuraĝas proponi, konsente kun siaj provoj en la libroj pri sociologio, solvojn, kiuj ne limiĝas al klaso, nek al generacio de klaso, sed al ĉiuj klasoj de la socio. Solvo, kiu jam estis proponita de dokumentitaj sociologoj en scienca kaj filozofia kampo kaj kiu nuntempe povas subteni sin fronte al ĉiuj teoriaj solvoj pri la socia problemo surbaze garantii la panon kaj la kulturon al ĉiuj homoj.

Se ĝi estas konata de «malkleruloj», estas ĝuste ĉar la intelektuloj havantaj famon de saĝaj malkonas ĝin. Kaj se ĝin apogas la laboristaro estas ĉar, kolektive, ĝi havas pli precizan vidadon pri la estonteco kaj plej grandan amplekson de spirito ol ĉiuj intelektaj klasoj kune.

3a antaŭjuĝo. La intelekta aristokratio.

Oni konsideras la popolon, kiel senkapabligitan por libere vivi kaj sekve kiel bezonantan kuratorecon. Super ĝi, la intelektuloj volas valorigi aristokratajn privilegiojn samkiel tiujn, kiujn ĝis nun ĝuis la nobelaro. Ili pretendas esti estrojn kaj kuratoroj de la popolo.

Ne estas oro ĉio, kio brilas. Nek estas malestiminda la intelekta valoro de ĉiuj, kiuj estas kondamnitaj al senigo de la scio. Multaj intelektuloj ne atingas disiĝi de la vulgara homamaso nek eĉ per la flugiloj de siaj diplomoj. Kaj male, multaj laboristoj egalas la altecon de la intelektuloj per la sola forto de sia valoro.

La universitata instruado por la ekzerco de profesio volas diri superecon laŭ nenia senco, ĉar oni ne konkeras ĝin per libera konkurado, sed sub la ombro de la ekonomia privilegio.

Tion, kio ni nomas bonan sencon, rapidecon de vidado, kapablon de intuo, iniciato kaj originaleco, oni ne aĉetas nek vendas en la universitatoj, kaj posedas ilin tiel intelektuloj, kiel malkleruloj.

Estas preferinda kultivota mensostato kun ĉiu sia sovaĝa malklereco ol la mensoj venenitaj de antaŭjuĝoj kaj paralizitaj de la scirutino.

La kulturo de niaj intelektuloj ne ilin malebligas havi senkultivita la senton de la propra digno, kiu kelkfoje brilas laŭ superba maniero en homoj havantaj famon de malkleraj.

Universitata kariero ne donas pli malsato nek pli korpograndeco, nek pli familio, nek pli malsanoj ol manofico; sekve ĝi ne estas pli supereca ol tiu profesia, kaj ĉi tio ne pravigas, se ne estas laŭ simpla kaj infaneca maniero, ke ĝi devas direkti kaj ordoni al tiuj, kiuj ne tiaj estas.

4a antaŭjuĝo. Atribui al ni malŝaton pri la arto, la scienco aŭ la kulturo.

Kion ni faras estas ne kompreni, ke ĉi tiuj tri aktivecoj bezonas, por brili, baziĝi sur la mizero aŭ la homa sklaveco. Por ni, ili devas esti nekongruaj kun ĉi tiu evitebla doloro. Se por brili ili devas bezoni la kontraston kun la malbeleco, la malklereco kaj la senscio, ni de nun povas deklari nin nekongruaj kun ili, sen timo diri nenian herezon.

La arton, la sciencon aŭ la kulturon, oni nek aĉetas per mono, nek konkeras per povo. Kontraŭe, se ili estas dignaj, malakceptas ĉian vasalecon kaj estas nesubaĉeteblaj. Ili estas kreitaj de la arta dediĉo, la esploraj kapableco kaj strebo kaj la plaĉo de la propra perfekteco. Sed ne de la Mecenasoj nek la Cezaroj. Ili spontanee ĉie floras kaj nur bezonas ne havi obstaklojn. Estas fruktoj el tio homa, kaj la trosimpligo estas kredi, ke oni kontribuas ilin kreante, fare de la registaro, oficejon pri elpensaĵoj aŭ premion por la kulturo.

Kiam petante panon kaj postulante justecon, kiam klopodante emancipiĝi, oni diras al la laboristo, ke li estas difektanta la arton, la sciencon aŭ la kulturon, estas nature, ke li iĝas ikonrompisto kaj faligas per manfrapo la netuŝeblan idolon, per kiu oni lin volas subteni en lia sklaveco kaj mizero. Kiu diris, ke la arto, la scienco, la kulturo difektiĝas pro la produktado de la bonstato aŭ la ĝuo de la libereco?

5a antaŭjuĝo. Nekapableco por strukturi la novan vivon.

La nova ekonomia organizo bezonas la teĥnikan kunlaboradon tiel de la specialigita, kiel de la simpla laboristo. Samkiel hodiaŭ eĉ la revoluciaj fortoj kunlaboras en la produktado, morgaŭ tio ankaŭ devas fariĝi inter ĉiuj. Tio estas, oni ne devas juĝi la novan vivon laŭ la kapabloj poseditaj de la revoluciuloj, kvazaŭ ni estis redemptora politika partio, sed laŭ la kapabloj, kiuj ekzistas en la tuta kolektivo. Tio, kio impulsas la laboron de la teĥnikisto, estas la ekonomia trudado kaj ne lia amo al la burĝaro. Tio, kio morgaŭ impulsos ĉies kunlaboron en la produktado, ankaŭ estos la ekonomia trudado, kiun oni plenumos sur ĉiuj kapablaj civitanoj. Ni ne nur fidas je tiuj, kiuj tion faras pro devoteco aŭ virto.

Sekve ni ne bezonas blindigi la mondon per nia kapablo nek per niaj eksterordinaraj talentoj, kiuj tiam estos tiel falsaj, kiel tiuj de la politikistoj. Ni proponas elaĉeti neniun. Ni proponas reĝimon, en kiu la sklaveco ne necesas por produktigi la homon, nek necesas la mizero por devigi lin perei antaŭ la avareco de la kapitalo. Ne estu kaprico, nek aparta aŭ privata konveneco, kio regas kaj estras, sed estu ĉiuj, kiuj kontribuas al la tuta harmonio, ĉiu per sia laboro kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj kaj kapablecoj.

6a antaŭjuĝo. Kredi je la neceso de socia arĥitekto.

Estas antaŭjuĝo instigita de la politiko kredi, ke la socio bezonas ordigan povon aŭ ke homamaso miskondutus se ne estus policistoj por eviti tion. Kio subtenas la homajn sociojn ne estas la trudado de la povo nek la inteligenta antaŭvido de iliaj regantoj, sed la instinkto de societemo kaj la bezono de interhelpo. La reganto ĉiam ŝatis garni sin per ĉi tiuj falsaj meritoj. Krome la socioj tendencas adopti ĉiufoje pli perfektajn formojn, ne kial tion klopodis iliaj estroj, sed pro spontanea tendenco atingi ĝin de la individuoj konsistigantaj ilin kaj pro denaska aspiro en ĉiu grupiĝo da homoj.

Pro la sama miraĝo ni atribuas al la flegadoj de patro la kreskon kaj disvolviĝon de lia filo, kvazaŭ estus pro strangan influon, ke li kreskas kaj prosperas. La kresko kaj la disvolviĝo ĉiam plenumiĝas en ĉiuj infanoj sen bezono, ke neniu prizorgas tion. Tio, kio gravas, estas, ke neniu tion neebligu nek ĝenu.

Same oni instruas kaj edukas la infanon. Laŭ natura tendenco. La instruisto povas atribui al si la kapablecon de la infano por asimili kaj aliiĝi, tamen tio certa estas, ke la infano instruas kaj ankaŭ edukas sin sen tio, ke neniu lin direktas ĉiam, kiam oni ne lin ĝenas. Kaj laŭ racia Pedagogio, la plej bona rolo de la instruisto estas tiu gvidita de la biologia humileco por purigi la vojon kaj liberigi de obstakloj la tendencon de la infano asimili konojn kaj aliiĝi. Ke la instruisto ne nepras, al ni tion pruvas la memlernanto.

La saman ekzemplon ni povas preni el la Medicino. La kuracisto povas atribui al si la resanigon de malsanulo kaj la publiko kredi ĝin. Sed kiu kuracas malsanon estas la spontanea tendenco de la organismo restarigi ĝian ekvilibron, kaj estas ties defendaj fortoj. La kuracisto, kiam plej bone ludas sian rolon estas kiam, ankaŭ per biologia humileco, limiĝas forigi obstaklojn kaj ĝenaĵojn por la resanigaj defendoj. Multfoje la malsanulo kuracas sin malgraŭ la kuracisto.

Por ke la homaj socioj organiziĝu kaj perfektigu sian organizon, ne necesas, ke iu tion klopodas, sufiĉas, ke neniu tion neebligu nek ĝenu. Estas plia trosimpligo, pretendi plibonigi tion homan kaj voli anstataŭigi per artifikoj de povo kaj taktobastono la spontaneajn homtendencojn. Per biologia humileco la anarkiistoj petas liberan vojon por la organizaj tendencoj kaj instinktoj.

7a antaŭjuĝo. Antaŭmeti la konadon al la sperto.

Tio estas kvazaŭ ni volus antaŭigi la lertecon al la trejnado; la sperton al la provo, aŭ la kalojn al la laboro.

Ili petas nin de la komenco perfektan reĝimon, garantii, ke la aferoj faros tiel kaj ne de ĉi tiu alia maniero, sen frapoj sur la kapo, sen provoj. Se ni devus lerni vivi tion, ni neniam finus la lernadon. Nek la infano lernus piediri, nek biciklus, nek eblus akiri oficon aŭ specialiĝon. Male, en la vivo oni kontraŭe faras la aferojn. Oni komencas decidinte agi, kaj agante oni lernas. La kuracisto ekpraktikas sen tute regi sian arton, kiu atingos misfarinte kaj erarinte sin kaj multfoje malsukcesinte. Sen antaŭe lerni hejman ekonomion, virino atingas teni sian familion administrante nesufiĉan salajron. Specialisto fariĝas elirante iom post iom el lia mallerteco.

Vivante en liberecana komunismo estos, kiel ni lernos vivi ĝin. Starigante ĝin estos, kiel aperos ĝiajn malfortajn punktojn kaj ĝiajn erarajn aspektojn. Se ni estus politikistoj, pentrus paradizon plena el perfektecoj. Kiel ni estas homoj kaj scias tion, kio estas homa, ni konfidas, ke la homo lernas piediri nur per la sola modo, ke eblas lerni tion: piedirante.

8a antaŭjuĝo. Perado per politikistoj.

La plej malbona el ĉiuj antaŭjuĝoj estas kredi, ke idealo povas realiĝi per la perado de homoj, kvankam ĉi tiuj ne volas nomiĝi politikistoj. La politikisto kontentiĝas metante afiŝon sur la fasado de reĝimo kaj skribante la novajn aksiomojn sur la konstitucia papero. Tiel oni povis nomi komunismo tion de Rusio, kaj Respubliko de Laboristoj tiun hispanan, kie la numero da ĉiuklasaj laboristoj estas dek unu milionoj, kaj dek tri milionoj tiu de sendugitoj. Se la liberecanan komunismon devus realigi la politikistoj, ni devus kontentiĝi per reĝimo, kiu ne estus komunisma nek liberecana.

Al la politika ago, manipuliga kaj trompiga, ni kontraŭstaras la rektan agon, kiu ne estas alia ol la tuja realigo de la konceptita idealo, farinte ĝin reala kaj palpebla fakto kaj ne skribita kaj nekomprenebla fikcio nek malproksima promeso. Estas la plenumo de kolektiva interkonsento fare de la kolektivo mem, sen komisii ĝin al iu mesio aŭ peranto.

La liberecana komunismo estos realigebla ĉiam, kiam oni uzas la rektan agon kaj ĉesas uzi perantojn.

Ekonomia organizo de la socio

La liberecana komunismo baziĝas sur la ekonomia organizo de la socio, estante la ekonomia intereso la ekskluziva ligilo de unuiĝo, kiun oni serĉas inter la individuoj, pro esti la sola pri kiu samopinias ĉiuj. La socia organizo ne havas alian celon ol komunigi ĉion, kio konsistigas la socian riĉecon, tio estas, la rimedoj kaj iloj de produktado kaj la produktoj mem, ankaŭ komunigi la devigon kontribui al la produktado, ĉiu per sia penado aŭ sia kapableco, kaj poste plenumi la disdono de la produktojn inter ĉiuj kongrue kun la individuaj bezonoj. Ĉio, kio ne estas ekonomiaj funkcio aŭ aktiveco, restas ekster la organizo kaj ties kontrolo. Sekve, dependanta de la apartaj iniciatoj kaj aktivecoj. La kontraŭstaro inter organizo sur politika bazo, komuna al ĉiuj reĝimoj baziĝantaj sur la ŝtato kaj nia organizo ne povas esti pli radikala nek pli kompleta. Por elstarigi ĝin ni donas tuj poste la jena:

P { margin-bottom: 0.2cm; color: rgb(0, 0, 0); text-align: justify; page-break-before: auto; }P.western { font-family: "Georgia",serif; font-size: 13pt; }P.cjk { font-size: 10pt; }A:link { }

 

Kompara Kadro

 

Politika organizo

Sindikata organizo

1a

Ĝi konsideras la popolon neplenaĝulo kaj nekapabla organizi sin kaj regi sin sen kuratoreco.

Ĝi konsideras ĉiun profesian kolektivon kapabla organizi siaj propraj aferoj, la kuratoreco ne estas bezonata kaj la ŝtato troas.

2a

Ĉiuj virtoj estas poseditaj de la ŝtato: pri ekonomio, instruado, administracio de la juĝistaro, interpreto de la juro, stimulado de la riĉeco kaj organizo de ĉiuj funkcioj.

La iniciato apartenas al la profesiaj organizoj. La kontrolo pri la instruado, al la instruistoj. Tiu de la sano, al la sanlaboristoj. Tiu de komunikoj, al la laboristaj teknikistoj kunvenitaj en asembleo, kaj la produktadon kontrolas la Federacio de Sindikatoj.

3a

La ŝtato estas suverena, havas en ĝiaj manoj la forton (armeon, policistojn, juĝistaron, malliberejojn). La popolo estas sendefenda, senarmita, kio ne neebligas nomi ĝin suverena laŭ la demokratiaj sistemoj.

La forto revenas al sia origino, ĉar al ĉiu grupiĝo ĝin donos ĝiaj membroj, kaj ne estante amasigita, ĉiu individuo havos sian proporcian parton, kaj la asembleo tiun, kiun inter ĉiuj al ĝi koncedas.

4a

La homoj grupiĝas laŭ la politikaj, religiaj, sociaj ideoj, tio estas, la minimumaj punktoj, ĉar ĝuste pri tio estas pri kio la homoj pli varias kaj malakordas.

La homoj grupiĝas pro la simileco de siaj zorgoj kaj bezonoj en la sindikato, kaj pro la kunvivado de loĝloko kaj la komunumo de interesoj en la libera municipo. Tiel, la punktoj de koincido estas maksimumaj.

5a

La ŝtato, kiu estas malgranda minoritato, pretendas havi pli trafon, kapablon kaj saĝon ol la diversaj sociaj kolektivoj. »Unu scias pli ol ĉiuj kunvenitaj«.

La asembleo kunigas en si mem la maksimumon de trafo, kapablo kaj saĝo pri tio, kio profesie al ĝi koncernas. Inter ĉiuj kune, ili scias pli ol unu sola, kvankam li estus multe saĝa.

6a

La ŝtato, starigante fiksan normon per unu fojo por ĉiuj (konstitucion aŭ kodon), kompromitas la estontecon kaj falsas tion esencan, kiu estas multnombra kaj ŝanĝanta.

En la sindikata organizo, la sekvontan normon de konduto oni decidas en ĉiu momento, konsente kun la cirkonstancoj.

7a

La ŝtato al si rezervas ĉion. La popolo devas fari nenion, sed pagi, obei, produkti kaj kontentiĝi per la supera volo de kiu ordonas. La ŝtato diras: »Al mi donu la povon kaj mi faros vin feliĉaj«.

Sen perantoj kaj redemptoroj, ĉiu devas klopodi ordigi siajn aferojn, kutimiĝante malhavi perantojn kaj tiel seniĝante de la rutino de jarcentoj kaj jarcentoj de politika eduko.

8a

Ĝi dividas la socion en du kontraŭaj kastoj: tiu el kiuj ordonas kaj tiuj el kiuj obeas.

Ĉiuj civitanoj kuniĝas en la sola kategorio de produktantoj. La postenoj estas administraj, portempaj, sen doni rajto sendeviĝi de la produktado kaj ĉiam dependantaj de la decidoj de la Asembleoj.

9a

Ĝi nur koncedas fikciojn kaj skribitajn rajtojn: pri libero, suvereneco, justeco, demokratio, aŭtonomeco, ktp; por tiel subteni ĉiam viva la sanktan fajron de la politika iluzio.

Estas la praktika realigo de la ekonomia libero, kio estas fundamenta. Ĝi realigas la demokration, tio estas, la regadon de la popolo fare de la popolo. Ĝi realigas la Federaciismon, rekonante la maksimuman aŭtonomecon kaj sendependecon al la Komunumo kaj al ĉiu organizo de produktado.

10a

La progreso kaj socia evoluado kondukas la ŝtaton, de despotaj kaj absolutismaj manieroj al ĝia dekadenco. La faŝismo estas malfrua solvo, la Socialismo ankaŭ. Ĝi maskas kaj kaŝas siajn privilegiojn, por fini perdante ilin iom post iom, laŭ disvolviĝas la individuan kaj klasan konsciencon

La evoluado kondukas la profesiajn kolektivojn al kreskantaj apogeo kaj perfektigo. Komencinte de la defendo pri la ekonomia egoisma intereso de la individuo, ili jam estas kapablaj akcepti la respondecon pri sia socia rolo.

11a

En la organizo sur politika bazo, la hierarĥio pliiĝas al la pinto. Super la popolo, estas la Asembleo; super ĉi tiu, la Urbestraro; super, la Provincestraro; pli super, la Guberniestraro, kaj ankoraŭ super, la Registaro.

En la ekonomia organizo, la hierarĥio pliiĝas en la bazo. La interkonsentoj de Komitato povas esti revokitaj de Pleno; tiuj de ĉi tiu, Asembleo, kaj tiuj de la Asembleo, la Popolo.

 

 

La riĉeco kaj la laboro

Inter la loĝantoj de lando estas du disdonotaĵoj: la riĉeco, nome la produktoj por la konsumo de la tuta loĝantaro kaj la bezonata laboro por produkti ĝin. Ĉi tio estus ĝusta kaj justa: eĉ racia. Tamen en la kapitalisma socio, la riĉeco amasiĝas en neproduktanta poluso kaj la laboro amasiĝas en la alia poluso, kiu ne konsumas tion necesan. Tio estas, ĝuste male, kio okazas en la Naturo, kiu ĉiam alportas pli nutraĵon, pli sangon al la laboranta membro aŭ organo.

Oni kalkulas la riĉecon cirkaŭe pojara rento de 25.000 milionoj da pesetoj. Ĝuste disdonita, eblus taŭge nutri la tutan loĝantaron de Hispanio, 24 milionojn da loĝantoj, ricevante ĉiu iom pli ol 1.000 pojarajn pesetojn. Sekve, familio el kvin individuoj havus 5.000 pojarajn pesetojn, kio permesus ĝeneraligi al ĉiuj relativan ekonomian bonstaton.

Tamen, kiel en kapitalisma reĝimo la kapitalo devas produkti almenaŭ 6 procenton de pojara rentumo, kaj la aŭtoritato devas esti taksita de la salajro, por ke iuj povu enspezi iujn pojarajn milionojn, devas esti kompletaj familioj, kiuj devas travivi per malpli ol la duono de tio, kio apartenus al ĉiu individuo.

En liberecana komunisma reĝimo ne temas pri pesetoj nek disdoni ilin. Temas nur pri produktoj, kiuj jam ne estas aliigeblaj al pesetoj nek povas amasiĝi kaj disdoniĝas inter ĉiuj laŭ ties necesoj.

La alia disdonaĵo estas la laboro. Kaj ĉi tie, ni nuntempe trovas la saman maljustan kaj ribeligan neegalecon. Por ke iuj povu pasigi la vivon kuŝantaj farante nenion, aliaj devas ŝviti dum la ok horoj (aŭ dek aŭ dek kvar) de ĉiutaga labordaŭro.

Se nuntempe sep milionoj da laboristoj okupiĝas produkti la riĉecon kaj laŭmezume respondas al ili ok horoj de ĉiutaga laboro, se laborus dek kvar milionoj da utilaj loĝantoj, respondus al ili nur kvar horoj de ĉiutaga labordaŭro.

Ĉi tiu estas la simpla kaj klara dedukto, kiun oni atingas el taŭga kaj justa disdono. Ĉi tiu estas la utopio, kiun volas realigi la anarkiisto.

Ekonomiaj ebloj de nia lando

La starigo de la liberecana komunismo en nia lando, izolite de la aliaj de Eŭropo, kaŭzos al ni, kiel oni povas diveni, la malamikecon de la kapitalismaj landoj. Pretekstante la defendon de la komercinteresoj de siaj subuloj, la burĝa imperiismo klopodos interveni per la armiloj por renversi nian naskiĝantan reĝimon. La armita interveno fare de iu aŭ pluraj izolitaj potencoj, povus utili por kaŭzi mondmiliton.

Por ne riski la socian revolucion en siaj propraj teritorioj, la kapitalismaj landoj preferus la insidan konduton financi soldulan armeon, kiel ili faris en Rusio, kiu apogus sin sur la postvivantaj reakciaj kernoj.

La memoro pri similaj luktoj kaj situacioj en la historio de nia popolo faras, ke ni havas fidon pri la lukto por nia sendependeco kaj la topografiaj kondiĉoj de nia geografio. Se la popolo spertas la avantaĝojn de la ŝanĝo kaj atingas plej grandan bonstaton, ĝi estos la plej firma defendanto de la liberecana komunismo.

La alia minaco estas la blokado, kiun la mararmeo de la kapitalismaj landoj povus plenumi sur niaj marbordoj, neebligante nin, sekve, provizi nin per niaj propraj rimedoj. Pro la amplekso de niaj marbordoj, ĉi tiu viglado estus facile rompebla. Sed tia eblo nin devigas starigi ĉi tiun unuan demandon.

Ĉu ni sufiĉe produktas por povi tute malhavi la importadojn?

Ni vidu. La numtempaj statistikoj ne estas tute aplikeblaj al la estonto, ĉar iliaj numeroj taksas pli tio, kion estas negoco importi ol tio, kion oni bezonas importi kaj tio ne ĉiam estas sama. Tiel, ekzemple, la karbo povas produktiĝi en nia lando per siaj multenombraj kuŝejoj kaj tamen oni importas ĝin el Anglio, ĉar la angla karbo konkuras pro prezo kun la nia. Ĉi tiun jaron, oni senbezone importis argentinan tritikon, kvankam Andaluzio abunde produktis ĝin.

La statistikoj pruvas, ke ni havas sufiĉan terkulturan produktadon: ni eksportas grandan kvanton da oleo, oranĝoj, rizo, legomoj, terpomoj, migdaloj, vinoj kaj fruktoj. Ni havas sufiĉajn cerealojn malgraŭ la importo de maizo. Troas al ni la metaloj.

Tamen ni eksterlande devas aĉeti petrolon kaj ties derivaĵojn (benzinon, pezajn oleojn, lubrikaĵojn, ktp), kaŭĉukon, kotonon kaj pastojn el papero. Pro esti bazo de la transportoj, la manko de petrolo povus kaŭzi seriozan kontraŭaĵon al la strukturigo de nia ekonomio. Tial, okaze de blokado, ni bezonus direkti ĉiujn aktivecojn al intensigo de la boradoj serĉantaj petrolon, kiu ankoraŭ ne estis trovita kvankam oni supozas, ke ĝi ekzistas. La petrolon oni povas atingi per distilo el la karbo kaj lignitoj, ambaŭ abundaj en nia lando. Ĉi tiu industrio jam ekzistas kaj oni devus intensigi ĝin, ĝis kiam ĝi kontentigos la bezonojn. Oni povas ŝpari benzinon miksante ĝin kun alkoholo (ĉirkaŭe 30 aŭ 50 procento), kio havigas bonegajn rezultatojn por ĉiuj motoroj. La alkoholo estus neelĉerpebla, ĉar oni eltiras ĝin el la rizo, la tritiko, la terpomo, la melasoj, la vinbero, la ligno, ktp.

La kaŭĉukon oni devus produkti sinteze, kiel oni jam faras en Germanio.

La kotono jam estas rikoltita en nia lando, ĉefe en Andaluzio, kun granda sukceso kaj vidante ĝian progresivan pliigon, baldaŭ ĝi sufiĉos por la tutlandaj bezonoj. Oni povus kultivi ĝin anstataŭ vitejojn kaj olivujojn, du produktaĵoj, kiuj superas nian konsumon.

La lignindustrio povas esti pliigita ĝis kontentigi la bezonojn, kompensante per la intensigo de la rearbarigo.

La eŭkalipto kaj la ligna pino estas la plej bonaj provizantoj de pastoj el papero.

Tamen la nuntempa produktado faras al ni esti optimismaj konsiderante la eblojn de produktado disponeblaj en Hispanio, kiu povas esti konsiderita, kiel koloniota lando, kiu funkciigas nek dekonan parton de siaj riĉaĵoj.

La elektra energio estas nekalkulebla, nur superata de Sviso. Ankoraŭ preskaŭ ne ekis la konstruo de marĉoj kaj kanaligoj de akvumoj. Ni ne eĉ kultivas la duonon de la kultivebla tero, kalkulita ĉirkaŭe 50 milionoj da hektaroj. Estas plibonigotaj kaj intensigotaj la plantadoj kaj ĝeneraligota la terkultura maŝinaro. La reĝimo de komuna laboro ebligos pliigi la produktadon, ĉar ĝi ĝeneraligos en ĉiuj municipaj teroj terkulturajn maŝinojn, kiuj hodiaŭ nur flegas la bienojn de la riĉa bienulo. Estas farota la unua penado por interkonformigi la produktadon kaj la konsumon. Al ni troas tero. Kaj krom tero, al ni troas laborforto, tio estas, produktiva kapablo.

La troo da laborforto tute ne estas problemo por la liberecana komunisma reĝimo, male, estas garantio por ĝia sukceso. Se troas laborforto, logike ni havos malpli laboron kaj, unu el du, aŭ ni devas redukti la labordaŭron aŭ ni devas pliigi la produktadon.

La troo da laborforto al ni proponas eblojn malpliigi la individuan labordaŭron, plenumi la pliigon de la laboroj (konstruo de marĉoj kaj akvumoj, rearborigo, kresko de plantadoj, pliigo de la siderurgia produktado kaj profitado de saltoj de akvo, ktp) kaj pliigi la produktadon de determinita industrio.

Danke al la organizo de la seria laboro, estas facile improvizi la dungitaron por pliigi la produktivecon de fabriko aŭ duobli ĝian ĉiutagan produktadon, sen pliigi la numeron de maŝinoj. La aktuala dungitaro, kiun oni jam povas konsideri sperta, dividas en du deĵoroj, por labori unu post alia kaj al ĉiu deĵoro aldoniĝas aliaj metilernantoj.

Per ĉi tiu proceduro, la produktado en la plej nesufiĉaj industrioj povas duobliĝi sen neceso establi novajn fabrikojn nek perfektigi aŭ pliigi la maŝinaron.

Sekve oni povas dedukti, ke nia lando povas esti sufiĉa per si mem kaj sekve, rezisti la rigorecon de blokado dum pluraj jaroj. La hodiaŭaj solvoj rapide elpensitaj de ni, kiu ne estas fakulo, estos superitaj, kiam ni estos premitaj de la neceso, stimulante niajn talenton kaj spriton pro la adversaj cirkonstancoj.

Nek oni povas fidi ĉion al la improvizo nek oni povas ignori ĝian helpon dum la decidaj cirkonstancoj, ĉar estas tiam, kiam ĝuste ĝi al nin havigas pli da rimedoj.

Realigo

La Liberecana Komunismo baziĝas sur jam ekzistantaj institucioj, danke al kiuj oni povas organizi la ekonomian vivon en la urbo kaj vilaĝoj konsiderante la proprajn necesojn de ĉiu loĝloko. Ili estas la Sindikato kaj la Libera Municipo.

La Sindikato kunigas la individuojn, asociante ilin laŭ la laborklaso aŭ la ĉiutaga kunvivado en la laborloko. Unue kuniĝas la laboristoj de fabriko, ateliero aŭ laborloko, starigante la plej malgrandan ĉelon, kun sendependeco pri tio, kio al ĝi estas propra. Ĉi tiuj ĉeloj, kunigitaj kun iliaj similaj, starigas la sekcion ene de la Sindikato de Branĉo aŭ Industrio. Estas Sindikato de pluraj oficoj por kunigi tiujn, kiuj per si mem ne povas laŭkvante starigi Sindikaton. La Sindikatoj de la loĝloko federaciiĝas inter si, starigante la urban Federacion, kiu ekzistas per Komitato konsistigita de delegacio de la Sindikatoj, per Pleno, konsistigita de ĉiuj Komitatoj, per la ĝenerala Asembleo, kiu estas, kiu definitive posedas la maksimuman suverenecon.

La libera Municipo estas la Asembleo de la laboristoj de malgranda loĝloko, vilaĝo aŭ vilaĝeto kun suvereneco por pritrakti ĉiujn aferojn de la loĝloko. Institucio de malnova origino, kvankam manipulita de la politikaj institucioj, povas rekuperi sian malnovan suverenecon, komisiante sin pri la organizo de la loka vivo.

La nacia ekonomio devenas el la interkonsento inter la diversaj loĝlokoj konsistantaj ĝin. Se izolite ĉiu loĝloko havas taŭge administrita kaj ordigita sian ekonomion, la aro devas esti harmonia kaj la nacia interkonsento perfekta. La perfektecon oni ne volas trudi de supre, sed oni volas vidi flori ĝin en la bazo, por ke ĝi estu spontanea rezultato kaj ne devigita efiko. Se la interkonsento inter la individuoj stariĝas per la rilato inter ili, la interkonsento inter la loĝlokoj estas efiko el la sama rilato. De la cirkonstanca kaj periodeca rilato ĉe la plenoj kaj kongresoj kaj de la konstanta kaj daŭrigita rilato, starigita de la Federacioj pri Industrio, kiuj devas realigi ĉi tiun specialan taskon. La komunikoj kaj la transportoj estas industrioj, kiuj ne povas ĉirkaŭlimiĝi al loka intereso, sed oni bezonas konformigi ilin al nacia plano.

Ni aparte studos la organizon en la urbo kaj tiu de la ĝenerala ekonomio.

En la kampo

Estas en la kampo, kie la realigo de la Liberecana Komunismo estas pli facila, ĉar simple oni devas funkciigi la liberan Municipon.

La libera Komunumo aŭ Municipo estas la kunveno per Asembleo de ĉiuj loĝantoj de vilaĝo aŭ vilaĝeto, kun suvereneco por administri kaj ordigi ĉiujn lokajn aferojn, tamen unue la produktadon kaj disdonon.

Nuntempe, la asembleo estas kontrolita, pro esti konsiderita, kiel malgrandaĝulo kaj ĝiaj interkonsentoj povas esti revokitaj de Urbestraro, Provincestraro kaj Registaro, tri parazitaj institucioj, kiuj vivas je la kosto de ĝi.

En la libera Municipo, ne nur parto el la urba havaĵo, kiel nuntempe okazas, sed ĉio troviĝanta en ĝia teritorio estos de komuna proprieto. Montoj, arboj kaj bestnutraĵoj. Kultiveblaj teroj. Brutaroj por labori kaj manĝi. Konstruaĵoj, la maŝinoj kaj la plugilaro. Kaj la varoj kaj produktoj stokitaj aŭ troe amasigitaj de la loĝantoj.

Sekve ne ekzistos la privata propraĵo, escepte okaze de fruktuzo pri tio, kion ĉiu bezonas, kiel la loĝejon, la vestojn, la meblojn, la metiilojn, la parcelon de legomĝardeno, permesita al ĉiu loĝanto, kaj la malgrandan brutaron aŭ la kortobirdojn, kiujn ĉiu volas havi por siaj konsumo kaj distro.

Ĉio, kio superas la bezonojn, povos esti reprenita je kiu ajn momento de la Municipo, per antaŭa interkonsento de la Asembleo, ĉar ĉio, kion ni amasigas senbezone apartenas ne al ni, ĉar ni ĝin forprenas de la aliuloj. La Naturo al ni donas propraĵorajton pri tio, kion ni bezonas, tamen kio superas nian bezonon, ni ne povas alproprigi ĝin sen fari rabadon, sen uzurpi ĝin de la kolektiva propraĵo.

Ĉiuj loĝantoj estos egalaj:

  1. Por produkti kaj kunlabori al la subtenado de la komunumo, sen aliaj diferencoj ol tiuj pri ilia kapableco (aĝo, profesio, preparado, ktp).

  2. Por interveni en la administraj decidoj dum la Asembleoj kaj

  3. Por konsumi laŭ iliaj necesoj aŭ laŭ neatendita porciumo.

Kiu rifuzas labori por la komunumo (krom la infanoj, malsanuloj kaj maljunuloj), estos senigita de la ceteraj rajtoj: diskuti kaj konsumi.

La libera Municipo federaciiĝos kun tiuj de aliaj loĝlokoj kaj kun la tutlandaj Federacioj pri Industrio. Ĉiu loĝloko proponos por interŝanĝo siajn troajn produktojn por kompense peti tiujn, kiujn ĝi bezonas. Ĝi kontribuos per persona servo al la laboroj de ĝenerala intereso, kiel fervojoj, ŝoseoj, marĉoj, saltoj de akvo, rearbarigo, ktp.

Kontraŭ ĉi tiu kunlaborado al regiona aŭ tutlanda intereso la loĝantoj de la libera Municipo povos profitiĝi de la publikaj servoj, kiel poŝtoj, telegrafoj, telefonoj, fervojoj kaj transportoj. Lumo kaj elektra energio kaj ties kromproduktoj. Aziloj, malsanulejoj, kuracdomoj kaj banejoj. Supera kaj universitata instruado. Produktaĵoj kaj varoj ne fabrikitaj en la loĝloko.

La troo de laborforto estos kompensita per novaj taskoj kaj produktadoj, kiujn povas preni sur sin la loĝloko kaj distribuante la labordaŭron inter ĉiuj, reduktante la laborhorojn, la daŭron de la ĉiutaga labordaŭro por ĉiu laboristo.

La vilaĝano ne devas timi ĉi tiun liberan Municipo, kie tre simile vivis liaj prauloj. En ĉiuj vilaĝoj ekzistas komuna laboro, pli aŭ malpli vasta komunuma propraĵo, komunaj profitaĵoj (brullignoj aŭ bestnutraĵoj). Krome en la kamparaj moroj estas rimedoj kaj proceduroj por solvi ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj povis okazi kaj pri kiuj neniam devas decidi la volo de individuo, kvankam li estas elektita por tio de la aliaj, sed la ĉiesa interkonsento.

En la urbo

En la urbo, la libera Municipo estas reprezentita de la Urba Federacio, povante ekzisti en la grandaj loĝlokoj similaj organizoj laŭ la kvartalo. La Urba Federacio de Sindikatoj pri Industrio havas sian maksimuman suverenecon en la ĝenerala asembleo el ĉiuj loĝlokaj produktantoj.

Ĝia tasko estas ordigi la loĝlokan ekonomian vivon, speciale la produktadon kaj disdonon, konsiderante la bezonojn de la loĝloko kaj ankaŭ la petojn de aliaj loĝlokoj.

Kiam alvenos la revolucio, la Sindikatoj prenos kolektivan posedon de la fabrikoj, atelieroj kaj laborlokoj; de la loĝejoj, konstruaĵoj kaj teroj; de la publikaj servoj kaj de la stokitaj varoj kaj krudaj materioj.

La disdonon organizas la produktantaj sindikatoj, uzante kooperativojn aŭ vendejojn aŭ merkatejojn.

Por ĝui ĉiujn rajtojn oni bezonas la identigilon de produktanto, liverita de la respektiva Sindikato, sur kiu devas ekzemple aperi numeron da parencoj, la laboratajn tagojn kaj labordaŭrojn kaj la bezonajn datumojn por la konsumo. Nur estas sendevigitaj de ĉi tiu kondiĉo la infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj.

La identigilo de produktanto havigas ĉiujn rajtojn:

  1. Konsumi, laŭ porciumo aŭ lia bezono, ĉiujn produktojn disdonitaj en la loĝloko.

  2. Fruktuze posedi indan domon, nemalhaveblajn meblojn, kortobirdojn en la antaŭurbo aŭ parcelon de legomĝardeno aŭ ĝardeno, se la kolektivo tiel ĝin interkonsentas.

  3. Uzi la publikajn servojn.

  4. Partopreni en la voĉdonaj decidoj de la fabriko aŭ ateliero aŭ laborloko, de la Sekcio, de la Sindikato kaj de la urba Federacio.

La urba Federacio celos sufiĉi al si por kontentigi la bezonojn de la loĝloko kaj disvolvi sian specifan industrion, tiu por kiu ĝi estas plej bone preparita aŭ tiu pli necesa por la tutlandaj bezonoj.

Dum la ĝenerala Asembleo oni disdonos la laborforton inter la diversaj Sindikatoj kaj ĉi tiuj ĝin disdonos inter siaj sekcioj kaj ĉi tiuj en la laborinstitucioj, ĉiam klopodante eviti la senlaborecon kaj pliigi la labordaŭron de ĉiutaga produktado por la deĵoro de laboristoj en industrio, aŭ malpliigi laŭ la taŭga proporcio la numeron da horoj de la labordaŭro de la laboristo.

Ĉiuj iniciatoj, kiuj ne estas simple ekonomiaj devas laŭvole dependi de la aparta iniciato de individuoj aŭ grupoj.

Ĉiu Sindikato devas klopodi efektivigi la iniciatojn, kiuj favoras ĉies profiton, speciale tiuj, kiuj celas la defendon de la sano de la produktanto kaj agrabligi la laboron.

Ordigo de la ĝenerala ekonomio

La ekonomia trudado devigas la individuon kunlabori en la ekonomia vivo de la loĝloko. La sama ekonomia trudado devas efiki sur ĉiuj kolektivoj, devigante ilin kunlabori en la tutlanda ekonomio. Sed ĉi tiu ne devas dependi de centra Konsilantaro nek supera Komitato, ĝermoj de aŭtoritatismo kaj fontoj de diktatoreco kaj nestoj de burokratuloj. Ni diris, ke ni ne bezonas arĥitekton nek ordigan povon fremda al la reciproka interkonsento inter la loĝlokoj. Kiam ĉiuj loĝlokoj (urboj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj) ordigos sian internan vivon, la tutlanda organizo estos perfekta. Kaj same ni povas diri pri la loĝlokoj. Kiam estos sekurigita la kontentiĝon de la necesoj de ĉiuj individuoj konsistigantaj ilin, la ekonomia vivo de la Municipo aŭ de la Federacio ankaŭ estos perfekta.

En Biologio, por ke organismo ĝuu taŭgan internan funkciadon aŭ normalecon, necesas, ke ĉiu el ĝiaj ĉeloj plenumas sian rolon kaj por ĉi tio nur necesas tio: sekurigi la sangan akvumon kaj la nervan rilaton. Same ni povas diri pri lando. La tutlanda vivo estas sekurigita kaj normaligita, tuj kiam ĉiu loĝloko plenumas sian rolon, havante sekurigita la sangan akvumon, kiu portas tion, kion oni malhavas kaj forigas tion, kio malutilas, tio estas, la transporto, kaj kiu rilatigas iujn loĝlokojn kun aliaj por konigi al ili iliajn reciprokajn bezonojn kaj eblojn pere de la komunikoj.

Kaj ĉi tie aperas la rolo de la Tutlandaj Federacioj pri Industrio, taŭgaj institucioj por la strukturigo de kolektivigitaj servoj, kiuj devas esti submetitaj al tutlanda plano, kiel komunikoj (poŝtoj, telefono, telegrafo) kaj transportoj (fervojoj, ŝipoj, ŝoseoj kaj aviadiloj).

Super la loka organizo devas ekzisti nenia superstrukturo, escepte tiuj kun speciala funkcio, kiu ne povas plenumiĝi surloke. La kongresoj estas la ununuraj, kiuj interpretas la tutlandan volon kaj plenumas cirkonstance kaj provizore la suverenecon, kiun al ili donas la voĉdonadaj interkonsentoj de la asembleoj.

Krom la Tutlandaj Federacioj pri Transportoj kaj pri Komunikoj, povas ekzisti Regionaj aŭ Distriktaj Federacioj, kiel la hidrografiaj, la priarbaraj aŭ tiuj pri elektra energio.

Ĉi tiuj Tutlandaj Federacioj komunigos la vojojn, ŝoseretojn, konstruaĵojn, maŝinojn, aparatojn kaj atelierojn, kaj libere proponos siajn servojn al la loĝlokoj aŭ la individuoj, kiuj kunlaboras per sia propra penado kun la tutlanda ekonomio: proponante siajn troajn varojn aŭ produktaĵojn; akceptante superprodukti tion, kion la tutlandaj bezonoj postulas kaj ili kapablas produkti; kaj kontribuante per sia persona penado al la laboroj, kiujn ĉi tiuj servoj bezonas.

Estas tasko de la Tutlandaj Federacioj pri komuniko kaj transporto rilatigi iujn loĝlokojn kun aliaj, pliigante la transporton inter la produktantaj kaj la konsumantaj regionoj, kaj donante preferon al la difektemaj varoj, kiujn oni devas rapide konsumi, kiel la fiŝon, lakton, fruktojn kaj karnon.

De la bona organizo de la transportoj dependas sekurigi la provizadon de la mizeraj loĝlokoj kaj la malobstrukcon de la superproduktantaj.

Nek sola cerbo nek oficejo el cerboj povas fari ĉi tiun ordigon. La individuoj komprenas sin kunvenante kaj la loĝlokoj rilatiĝante. Adreslibro, kun la propra produktado el ĉiu loĝloko, permesos faciligi la provizadojn, informante pri tio, kion oni povas peti kaj proponi al loĝloko.

La bezono devigu al la individuoj kunigi siajn penadojn por kontribui al la ekonomia vivo de la loĝloko. La bezono ankaŭ pelu al la kolektivoj kunigi siajn agadojn laŭ tutlanda interŝanĝo kaj la cirkulada sistemo (transportoj) kaj la nervoza sistemo (komunikoj) plenumu sian rolon en la starigo de la interlokaj rilatoj.

Nek la ordigo de la ekonomio, nek la libereco de la individuo postulas pli komplikaĵoj.

Fino

La Liberecena Komunismo estas malfermita fluejo por ke la socio spontanee kaj libere organiziĝu kaj la socia evoluado plenumiĝu sen artifikaj devioj.

Estas la plej racia solvo de la ekonomia problemo, ĉar ĝi respondas al justa disdono de la produktado kaj de la bezonata laboro por atingi ĝin. Neniu devas eviti ĉi tiun bezonon kunlabori per sia penado al la produktado, ĉar estas la propra Naturo, kiu al ni altrudas ĉi tiun malmolan laborleĝon, en la klimatoj, kie la nutraĵo ne spontanee produktiĝas.

La ekonomia trudado estas la socia ligilo. Sed ankaŭ estas kaj devas esti la ununura trudado, kiun la kolektivo devas plenumi sur la individuo. Ĉiuj aliaj aktivecoj, kulturaj, artaj, sciencaj, devas esti ekster la kontrolo de la kolektivoj kaj en manoj de la grupiĝoj, kiuj sentas strebon por iliaj kultivado kaj stimulado.

Kiel la labordaŭro de deviga laboro ne elĉerpus, kiel ne ĝin elĉerpas nuntempe, la laborkapablon de la individuo, ekster de la kontrolita produktado ekzistus alia, libera kaj spontanea, frukto el la ŝatokupo, el la entuziasmo, kaj kiu trovus en si mem kontentigon kaj rekompencon. En ĉi tiu produktado batas la ĝermon de alia socio, kiu la anarkiismo ekzaltas kaj propagas, kaj, ĵus kiam ĝi kontentigos la bezonojn de la Socio, ĝi faros nenecesa la ekonomian kuratorecon de la organizoj sur la individuoj.

Oni al ni faras mil sedojn, tiom malplenaj de enhavo, ke ili ne meritas esti refutitaj. Iu, tre ripetita, estas tiu pri la pigrulo. La pigrulo estas natura frukto el tre superabundaj klimatoj, kie la Naturo pravigas la mallaboremon, farante pigra la individuon. Ni rekonas la rajton esti pigrulo ĉiam, kiam kiu volas uzi tiun rajton konsentas pasigi la vivon sen la helpo de la aliuloj. Ni vivas en Socio en kiu la pigrulo kaj la nekompetentulo, la kontraŭsociulo estas la tipoj, kiuj prosperas kaj ĝuas la abundon, la povon kaj la honorojn. Se ili rezignas ĉion ĉi, ne estos problemo por konservi ilin, por elmontri ilin en la muzeoj aŭ la salonoj de spektakloj, samkiel oni nuntempe elmontras la fosiliajn bestojn.

jordans for sale purple

Descargas

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.