Dua parto de la broŝuro La liberecana komunismo verkita de Isaac Puente je la 1933a kaj esperantigita de Jesuo González

DIFINO


DIFINO

La liberecana Komunismo estas maniero de socia organizo, laŭ kiu la registaro de la homoj estas anstataŭita de la kolektiva administrado de la aferoj. Malgraŭ esti tre klara ĉi tiu difino, ĝi bezonas klarigojn. Temas pri trovi la bazojn de socia kunvivado, kiuj garantias la fundamentajn rajtojn de la homo: la rajto al la kontentigo de liaj bezonoj kaj la rajto disponi pri si mem, tio estas, la rajto al la vivo kaj la libero. Ambaŭ rajtoj estas bazo de bonstato ĉar ni konceptas nek libera al la malsatulo nek kontentigita al la sklavo. Pli konkrete: la komunismo logike enhavas, plej bone ol la komunumo de varoj, la ekziston de kolektivo, kiu esence okupiĝu administri la ekonomion tiel, ke ĝi kontentigas la bezonojn de ĉiuj ĝiaj membroj. Kaj por ke ĉi tiu komunismo estu liberecana, ĝi devas enhavi neniajn forton aŭ aŭtoritaton, kiuj minacas la individuan liberecon.

Ni scias, ke endas detrui la nuntempan organizon, nome, la ŝtaton kaj la privatan posedaĵon kaj, ke oni nur detruas tion, kion oni trafas avantaĝe anstataŭi.

Pli grava ol la ekzakteco de la difino estas la ellaborado de la konceptoj pri diversaj aferoj de detalo, kiujn estigas ilia realigo, pri kiuj ekzistas pli diverseco de opinioj.

Kvankam certas, ke la esplorado finfine estos, kiu decidas pri la plej bonaj solvoj, necesas analizi ĉi tiujn kaj anticipe decidi sin pri unu el ili.

 

STRUKTURO

Ni konceptas la novan strukturon, kiel federacion de sendependaj kolektivoj. Ju pli simplaj kaj elementaj estas ĉi tiuj bazaj kolektivoj, des pli simplaj kaj facile solveblaj estos la problemoj kaj ankaŭ pli alireblaj al la aspiroj kaj interesoj de la individuoj, kiuj ilin konsistigas.

Malgraŭ havi la Nacia Konfederacio de la Laboro identan strukturon, kiu povus utili, kiel muldilo por la tuta socio, ne ĉiuj montras konsente pri tio, ke la liberecana komunismo havas sindikatan strukturon, male, iuj opinias, ke ĝi devas permesi malsamajn organizigajn manierojn. La sindikato esence estas produktanta institucio kaj ankaŭ povus esti disdoniga; sed siaflanke povas ekzisti aliaj manieroj de kolektivo kun interesoj pli ampleksaj kaj karaktero malpli specialigita kaj, sekve, pli homa. La bazo de la organizo devas esti la entuta kolektivo, en la malgrandaj kamparaj kernoj, konsistigitaj de plimultoj de kamparanoj kaj iuj metiistoj aŭ funkciuloj. Ili konsistigos liberajn urbojn aŭ komunumojn. En vilaĝoj kun plej granda diverseco kaj malpli unuformaj aktivaĵoj, estas bezonataj la Sindikatoj, ariĝintaj per urba Federacio, kies organizo povas kunvivi kun pli ĝeneralaj grupiĝoj, kiel grupiĝoj de kvartalo aŭ partaj aŭ entutaj konsilantaroj de la loĝloko. Ambaŭ manieroj aŭ kernoj de kolektiva organizo, la ekskluzive ekonomia kaj la politika aŭ de publika intereso, miaopinie, estas konformaj inter ili kaj kompletigas sin kaj eĉ devas kunekzisti; ĉar tion postulas la malsimpleco mem de la moderna vivo.


LA INDIVIDUO KAJ LA KOLEKTIVO

La societema instinkto, la bezono de la interhelpo kaj la rekono de la avantaĝoj alportitaj de la asocio estas asociigaj impulsoj kune kun la sento de solidareco, por starigi la kolektivojn kaj federaciigi ilin inter si. La anarkiismo ne akceptas alian manieron de trudado sur la individuo ol la morala trudado, tio estas, la apartigo aŭ la malestimo al la nesolidarulo aŭ la persista malhumilulo. Sed, laŭdire, tuj aperas kliŝo, kiu esprimas manieron de ekonomia trudado kaj socia justeco: «tiu, kiu ne laboras, ne manĝas». Estas la Nacia Kongreso, kiu devas manifesti la koncepton opiniitan de la Konfederacio pri ĉi tiu maniero de trudado.

 

MANIERO DE PROPRAĴO

Ne povas esti pridiskutebla temo la reĝimo de propraĵo de la riĉeco kaj la rimedoj de produktado, kiuj estos administritaj de la kolektivo kaj disponeblaj por ĉiuj, kiuj volas produkti. La forigo de la privata posedaĵo kaj la akaparo de riĉeco estas la nepra garantio de la ekonomia libero. Tamen ĉi tiu necedemo pri la privata propraĵo ne povas ampleksi sin ĝis nei ĝin pri la objektoj de persona uzo, nek pri tio, kio estas produkto el la persona aktiveco de la individuo. Mi ne kredas, ke la fruktuza propraĵo povas esti logike neita pri la mebloj, vestaĵoj kaj detaloj, kies posedo indikas nek forprenon nek maljustecon. Koncerne al la propraĵo de la tero –«La tero por kiu ĝin laboras»–, oni devas distingi inter la tero dediĉita al la produktado de tio bezonata kaj tiu, kiu utilas por produkti nutraĵojn aŭ plantojn de individua plaĉo, kiel la legomĝardenoj kaj ĝardenoj, aŭ terpecoj de esplorado, pri kiuj oni devas respekti la fruktuzan propraĵon.

 

TIPO DE LA LABORO

Samkiel ni faras distingojn pri la proprieto, ni devas fari ilin pri la laboro. La produktado de la bazaj necesaĵoj postulas iun kvanton da laboro, kiu oni devos disdoni inter la utilaj membroj de la kolektivo, starigante labordaŭron kaj eĉ iufoje labordeĵoron. La kolektiva laboro postulas la observon pri sia organizo kaj disciplino de produktado. Krom ĉi tiu laboro kontrolita de la kolektivo, ekzistos memvola produktado, libera, de individua iniciato.

Ĉu povas utili ĉi tiu memvola laboro kaj de iniciato por sendevigi la laboron de kolektiva administrado?


ĈU LIBERA AŬ DIREKTITA PRODUKTADO?

La unua kondiĉo por la sukceso de nova socia ordo estas la abundo, la superproduktado de la bazaj necesaĵoj. Tio faciligas la dissendon kaj neniigas la plej esencan kaŭzon de malkontento.

Se la unua revolucia zorgado devas esti subteni la produktadon laŭ ĝia nuntempa volumo, la dua devas esti senlime pliigi ĝin, ĝis atingi pli realan abundon ol tiu, kiu kaŭzas la krizon de la kapitalismo.

Ĉi tiu estas teknika problemo sed ankaŭ organiziga: pri volo kaj homoj «kapablaj porti mesaĝon al García».


DE ĈIU, LAŬ LIA KAPABLO.

Ĉi tiu unua parto de la frazo indikas aferon pri adaptado de la brakoj al la produktantaj aktivaĵoj, al kiuj ne povos deflankliĝi la personaj temperamento kaj inklino de tiuj, kiuj pro esti plenumintaj parazitajn aŭ kontraŭsociajn profesiojn necesos adapti ilin al la nova formo de ekonomio.

 

AL ĈIU, LAŬ LIAJ BEZONOJ

Ĉi tiu frazo pri la nova disdoniga justeco nur povas ĝuste solvi sin per la abundo kaj ebligante, ke, kiel en la publika fonto, ĉiu laŭvole prenas tion, kion li bezonas; sed endos proksimiĝi al abundo ĉio ebla, per la porciumo pri tio, kio malabundas.

Jen kie endas okupiĝi pri la proceduro por anstataŭigi la monon, kiel signo de amasigebla riĉeco. La konsumo per kuponoj, unuforme uzita dum la mallongaj provoj realigitaj en Hispanio, estas provizora sed trompa rimedo, al kiu oni devas serĉi plej bonan solvon; ekzemple, povus utili la laŭkilometraj aŭ de fervojo permesbiletoj.

 

INTERŜANĜOJ SEN EGALVALORO

Koncerne al bazaj necesaĵoj, la mezuro pri ilia valoro ne intervenos je la interŝanĝo de produktoj inter la kolektivoj, estante ĉiuj egalvaloraj, kiu ajn estas la penado postulita de ili kaj la utileco havigita de ili.

La koncepto pri valoro estas fremda al la liberecana ekonomio, tial ankaŭ ne necesas ties mezuro, reprezentita de la monero al kiu oni taŭge povas nomi «pomon de la malkonkordo».

Mi ne kredas elĉerpi ĉiujn aspektojn kaj apartecoj de la temo pri kiu ĉiuj Sindikatoj diskutos por atingi, de la bazo al la pinto, interkonsenton pri la harmonio de la malsamaj kriterioj, kiuj devas manifestiĝi.

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González