Inter la granda nombro de la nemezureblaj malbonaĵoj, kiujn la marksismo kaj pli speciale la bolŝevismo kaŭzis al la homaro kaj al la liberiga socia movado, estas ankaŭ la eraroj, kiujn ĝi ensemas en la konscion de niaj samtempuloj rilate al la komunisma principo, la bato, kiun ĝi donis al la komunismo –ne al la principo mem, sed al la nomo. Kiom malfacila estas hodiaŭ la tasko de tiuj, kiuj ne nur devos realigi tiun principon de la plej supera justeco, sed ankaŭ dispeli –antaŭ ĉio– la netravideblan nebulon de la amasigitaj trompaĵoj.

Kiam oni prononcas hodiaŭ la vorton «komunismo», en la imago de ĉiu neinformito ekstaras la ideo pri laŭplane organizita politika reĝimo de trudado, de sistema perforto, de obskurantisma tiraneco, de ĉiuflanka senigo je libereco, de mizero kaj malsato.

Dum la vero estas, ke komunismo ne estas politika sistemo kaj politika principo, ke la marksistoj el ĉiuj specoj kaj disbranĉiĝoj inkluzive tiujn, kiuj nomiĝas komunistoj, ke nek MARKSO, nek LENIN, nek TROCKI, nek STALIN iam estis komunistoj. Komunismo estas «ekonomia principo», t.e. baza principo por mastrumado de la ekonomiaj rilatoj inter la homoj, maniero de posedo super la naturaj kaj sociaj ricaĵoj, de produktado de materialaj havaĵoj kaj de ties distribuado.

En la ekonomiko estas ĉefe tri principoj regantaj la produktintersanĝojn kaj konsumadajn rilatojn inter la homoj: la unua (1), la privatposeda, principo karakterizanta la hodiaŭan kapitalisman socion; la dua (2), la kolektivisma principo, kiu antaŭvidas socian posedon de ĉiuj produktrimedoj kaj socialigitan produktadon de la materialaj havaĵoj, sed ties dispartigon konforme al la kvanta laborpartopreno en ties produktado aŭ en la servoj farataj al la kolektivoj kaj la tria (3), la komunisma principo, kiu antaŭvidas socialigitajn posedon kaj produktadon, sed dispartigon laŭ la bezonoj, kaj la laborpartoprenon laŭ la fortoj kaj la kapabloj.

Estas vere, ke en la verkoj de la marksistaj teoriistoj el ĉiuj varioj de aŭtoritata socialismo, renkontiĝas dekla–roj pri akcepto de la komunisma principo kiel tre ĝenerala principo. Sed en ĝia konkreta traktado de la demando pri la produkt–konsumaj rilatoj en socialisma socio, ĉiuj marksistoj senescepte –inkluzive de tiuj, kiuj preferis esti nomataj komunistoj– ĉiam akceptis, rekomendis kaj disvastigis la kolektivisman principon. Tiu principo praviĝas per la teorio mem de la valoro proponita de Adamo SMIT, RICARDO kaj ROTBERTUS, kaj akceptita, plendisvolvita kaj falsprezentita de MARKSO, laŭ kies difino la valorkriterio estas la kvanto de la uzita laboro aŭ «socie necesa laboro» por la produktado de la havaĵoj; absurda mezuro kaj mem nemezurebla. Tiu kvanto da laboro, kiun neniu iam sukcesis kaj sukcesos mezuri, devas servi kiel mezurilo ĉe la dispartigo de la materialaj havaĵoj konforme al la kolektivisma principo, kiu estas definitive disvolvita kaj argumentata de la marksistoj, kaj kiu trovis sian aplikon sub karikatura formo en Ruslando kaj ties satelitoj.

Sekve, la marksistoj el ĉiuj koloroj nek teorie nek prak–tike iam havis kaj havos ion komunan kun komunismo. Tio ĉi estas tiom klara, ke ĉiu elemente informita homo povas miri, ke povis disvastiĝi kaj subteniĝi tia absurda trompo.

En la historio de la socialistaj ideoj, la ideo pri komunismo kaj formulado de la komunisma principo antaŭiras la aperon de marksismo kaj anarkiismo. Ĝiaj partizanoj estas Louis BLANC, FOURIER, CABET, PECQUEUR k.a. el t.n. «Utopiistoj». En sia primara formo ĝi prezentiĝas kiel kazerna, monaĥeja principo de egaleco. Tial, PRUDON ĝin kontestis kaj sin deklaris kontraŭkomunisto. MARKSO kaj ENGELS, publikigante La Komunistan Manifeston, en kiu ili argumentis por la ideo pri ŝtata socialismo, ankoraŭ pli forpuŝis de la komunismo tiujn, por kiuj la ideo pri socialismo estis nedisigebla de la ideo pri libereco. Tial, BAKUNIN kaj liaj amikoj en la Unua Internacio, malgraŭ tio, ke ili ne estis esence malproksimaj de la komunista principo –kiel ĝin difinis kaj akceptis iliaj disciploj: KAFIERO, MALATESTA, KROPOTKIN, RECLUS, k.a.–, preferis nomiĝi kolektivistoj, por ne esti konfuzitaj kun la aŭtoritat–socialistoj, nek kun la «Utopiistoj» kun ties kazerna–monaĥeja komunismo. Ankaŭ pro tio la hodiaŭaj anarkiistoj–komunistoj ofte nomas sian komunis–mon anarkiisma, senestreca aŭ simple libereca komunismo. Kaj fakte estas nur unu komunismo: tiu ĉi, kiu estas determinita de la principo: «de ĉiu laŭ ties fortoj, al ĉiu laŭ ties bezonoj». Kaj ĝi ne povas esti alia, krom libera.

Historie naskiĝante kiel neado de la rajto de unuj eks–pluati alies laboron profitante de la akirita monopolo su–per la tero, la naturaj kaj sociaj riĉaĵoj kaj la labor– kaj produktrimedoj, la principo de komunismo estis formale akceptita de la anarkiistoj unuafoje en Italujo en 1876 ĉe la kongreso de la Internacio en Florenco, sekve de raporto de KAFIERO subtenita de MALATESTA. Ĝi poste estis ellaborita kaj vaste argumentita de KROPOTKTN kaj pro tio ĉi–lasta estas konsiderita kiel teoriisto de la komunismo difinita kiel anarkiisma.

En kio pli precize konsistas la principo de komunismo kaj kiu estas ĝia praviĝo?

Kiel principo, komunismo estas tiom malnova kiom la mondo. Malgraŭ tio, ke ĝi estas ekonomia principo, t.e. principo reganta la ekonomiajn rilatojn –produktadajn kaj konsumajn– komunismo esence estas principo etika. Ĝi spegulas la eternan kaj profundan senton de justeco, kiu en la kristanismo, en pli limigita formo, prezentiĝas kiel amo al la proksimulo kaj kiel korfavoreco al la necesbezonantoj kaj suferantoj, kio en la etiko kunfluas kun la sento de solidareco, kaj en sociologio identiĝas kun la vivorajto.

Ĉia homo pro la forto de sia naskiĝo kaj ekzistado kiel produkto de la socio kaj ties nedisigebla parto, havas la plenrajton ĝui la bonaĵojn, kiujn li trovas ĉirkaŭ si –la naturajn riĉajojn kaj sociajn bonaĵojn– por kontentigi siajn bezonojn kaj asekuri sian vivon. Neniu al iu ajn kaj nome de io ajn povas kontesti tiun rajton. La rajto –kia ajn estas tiu rajto– ne eliminas la devigojn kondiĉe –ununura kaj necedebla kondiĉo– ke tiu, sur kiun nature falas la devigoj estu kapabla ilin plenumi. De tio, la formulado: ĉiu havas rajton, plenan kaj necedeblan rajton, kontentigi siajn bezonojn per la socie kolektitaj bonaĵoj. Sed ĉar tiuj bonaĵoj, nek kiel naturaj riĉajoj nek kiel fruktoj de la homlaboro, estas neelĉerpeblaj, ĉiu sana, laborkapabla, konvene aga homo estas socie devigata partopreni per sia laboro en la produktado de bonaĵoj laŭ siaj fortoj kaj kapabloj.

Kiel morala principo komunismo sendube staras je neatingebla alteco kompare, ne nur kun la privatproprieto -principo de posedo de la produktrimedoj kaj de dispartigo de la bonaĵoj, frukto de la homlaboro –sed ankaŭ kun kolektivismo, ĉar nur ĉe ĝia plena apliko povas realiĝi egaleco, kies adeptoj estas ankaŭ la kolektivistoj. Sed kiel principo de dispartigo de la sociaj bonaĵoj kaj kiel bazo de ekonomi-sociaj rilatoj, ĝi estas ne nur la plej justa, sed ankaŭ ununure racionala principo. Neniu povas iel pravigi sian rajton ekskluzive posedi donitajn riĉajojn, kaj je ĉi–lastaj senigi la aliajn. Tio estas tiel klara, ke ĉia disputo estas superflua. Koncerne la produktrimedojn aŭ la produktatajn kaj kreitajn bonaĵojn, eĉ kiam ili ne estas unuarigarde la laborfrukto de tiu, kiu ĝin posedas pro la premo de la cirkonstancoj, ili same apartenas al la socio en ties tuteco kaj en historia perspektivo. Ĉio, kio nin ĉirkaŭas, estas frukto de la nemezureblaj penoj de multaj –de ĉiuj– pasintaj kaj hodiaŭaj generacioj de laborantaj homoj, de intelekta kaj fizika laboro, de la scienco kaj de la tekniko. Kiu povas elmezuri –kaj ĉu praktike estas eble?– la parton de persona laboro en donita intelekta aŭ materiala bonaĵo? Nek uzita tempo, nek farita fortostreĉo, se oni povus ilin mezuri per ia instrumento, nek la nombro kaj la pezo de la produktitaj objektoj povas servi kiel mezurilo. Pro kiu rajto tiam iu povas pretendi, ke la donita bonaĵo apartenas al li ekskluzive pro la cirkonstancoj, ĉar li partoprenis per laboro en ĝia kreado aŭ ke li ĝin akiris per intersanĝo de alia egalvalora bonaĵo, kies valoro estas same arbitre determinita? Kian scienc–ekonomian valoron povas havi dispartigo de la bonaĵoj bazita sur kolektivisma principo: «al ĉiu laŭ laboro kaj meritoj»? Ĉu ne estas absurde, ekzemple, aserti eĉ pri intelekta bonaĵo tia, kiel oni povas konsideri la nunan ĉapitron, ke ĝi estas ekskluzive laborfrukto de sia aŭtoro kaj devas ekskluzive al li aparteni, aŭ ke li devas ricevi por ĝi pagon aŭ ĝui sociajn bonaĵojn respondantajn al la kvanto da de li efektivigita laboro? Ĉu li apartenas mem al si? Ĉu li povus verki ĉi tiun ĉapitron, se la socio en sia tuteco kaj granda nombro da malfacile difineblaj kaj ankoraŭ pli malfacile mezureblaj faktoroj ne estas lin kreintaj, formintaj kaj asekurintaj en lia persona ekzistado? Kio li estus, eĉ en la sfero de la ideoj, kiujn li esprimis kaj elmetis, se ne estus malantaŭ li, kaj malantaŭ ĉiuj ni, grandega komunhavo de kulturo, scioj kaj la penoj ofte superhomaj? Eĉ la inkludita en lian plumingon socia laboro, en kiu li neniel partoprenis, estas nemezurebla, kaj sen tiu ĉi plumingo li ne povus esprimi siajn pensojn.

Koncerne realigon de la komunismo kiel ekonomia sistemo, ni havos okazon alifoje paroli. Tiu ĉi principo en pli limigita formo ĉiam trovis, kaj ankoraŭ hodiaŭ trovas aplikon. Ĉiuokaze la moskva sistemo de egipta sklaveco –kun sia staĥanovismo, neado ne nur de komunismo sed ankaŭ de kolektivismo, ĉar ĝi okulfrape prezentas prirabadon de alies laboro, kaj servas kiel piedestalo por la staĥanovisto– en nenia grado povas servi kiel ekzemplo.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)