La Biblioteko Mateo Morral (ĜKL Viladekans') ĵus eldonis elektronike novan tradukon de la kamarado Jesús González (Banka Sindikato el Barcelono). Temas pri kompilaĵo de anarkiistaj verkoj pri la rusa revolucio de la 1917a.

 

En 1923, publikiĝis en Santiago de Ĉilio libreto titolita: “La laborista kaj kamparana Rusujo. Io de tio vidita dum vizito al Moksvo”, verkita de Luis E. Recabarren S., komunista deputito. Li rakontas sian viziton el kvardek tri tagoj, kiel delegito por la 4a kongreso de la Komunista Internacio kaj la 2a kongreso de la Internacio de la Ruĝaj Sindikatoj. En la kvara paĝo, li klarigas kial li iris al Rusujo:


En 1923, publikiĝis en Santiago de Ĉilio libreto titolita: “La laborista kaj kamparana Rusujo. Io de tio vidita dum vizito al Moksvo”, verkita de Luis E. Recabarren S., komunista deputito. Li rakontas sian viziton el kvardek tri tagoj, kiel delegito por la 4a kongreso de la Komunista Internacio kaj la 2a kongreso de la Internacio de la Ruĝaj Sindikatoj. En la kvara paĝo, li klarigas kial li iris al Rusujo:

Mi iris vidi ĉu la laborista klaso efektive havis enmane la politikan povon per kiu ĝi garantios la konservadon en siaj manoj de la ekonomia povo.

Mi iris vidi ĉu la laborista klaso jam definitive neniigis la tutan ŝtaton de kapitalisma ekspluatado kaj de tiraneco.

Mi iris vidi ĉu la ekspropigo de la ekspluatantoj estis ja tute plenumita en Rusujo.

Mi iris vidi ĉu estus eblo de restarigo de la kapitalisma sistemo.

Kaj en la sekva paĝo, li resumas siajn impresojn:

Kaj mi povis vidi ĝoje, ke la laboristoj de Rusujo efektive havis en siaj manoj la tutan forton de la politika kaj ekonomia povo kaj, ke ŝajnis neeble, ke estu en la mondo forto kapabla senigi al la proletaro de Rusujo je tiu jam konkerita povo.

Krome mi povis konstati, ke la eksproprigo de la ekspluatantoj estas kompleta, tiel ke neniam revenos en Rusujon reĝimo de ekspluatado kaj tiraneco, kiel kiun ni ankoraŭ eltenas en Ĉilio.

Mi povis konvinki min, ke mi ne trompis min antaŭe, kiam mi predikis en ĉi tiu lando, ke la proletaro de Rusujo havas en siaj manoj la tutan povon por realigi sian estontan feliĉon kaj kunigas la elementojn por konstrui la komunisman socion, kiel veran regnon de la sociala justeco.

Mi esperas, ke la nuntempa leganto, bone informita, povas kompreni, ke tiu kompatindulo aŭ trompiĝis aŭ komprenis nenion aŭ ne volis vidi la realon aŭ estis trompita de la bolŝevikoj aŭ… cinike mensogis. Bedaŭrinde multaj aliaj homoj ankaŭ trompiĝis aŭ konscie trompis siajn samtempulojn ade mensogante pri tio okazinta kaj okazanta en la Sovetia Rusujo.

Tri el kvar tradukitoj en ĉi tiu kompilaĵo ankaŭ estis en Rusujo aŭ loĝis en ĝi. Kaj surprize!: ili ne spertis la samon, kiel la komunista deputito. Kaj ili denuncis ĝin per siaj verkoj samkiel faris multaj aliaj rusaj aŭ alilandaj anarkiistoj de post la unuaj momentoj de la revolucia fakto, kiuj kritikadis la subpremadon, la krimojn kaj la devojiĝojn de la “diktatorado de la proletaro” kaj ties bolŝevikaj gvidantoj.

 

Mallonga historia klarigo:

Ángel Pestaña, historia gravulo de la hispana anarkisindikatista NKL (Nacia Konfederacio de la Laboro), rakontas detale siajn spertojn dum sepdek tagoj en Rusujo, kien li iris kiel delegito de NKL por la dua Kongreso de la Komunista Internacio (KI). Lia celo estis akiri informojn por ke NKL definitive povu konfirmi aŭ ne sian aliĝon al la KI.

Reveninte de Rusujo, Pestaña eĉ ne povis kontakti kun siaj kolegoj ĉar estis enprizonigita en senkomunika reĝimo. Ĉar NKL ne konis la opinion de Pestaña, organizis kaŝan delegitkunvenon en kiu ĉeestis malmultaj aktivuloj, ĉar la organizo suferadis fortan subpremon fare de la diktatora registaro. Tie, serio de pormarksistaj uloj, aliĝantoj al NKL kaj okupantaj postenojn de respondeco en la kataluna regiona sindikato, sin mennomumis kiel membroj de la dua delegitaro, kiu iros al Sovetio por partopreni en la fondo de la Internacio Sindikata Ruĝa kaj en la 3a Kongreso de la Tria Internacio. Eksciitaj la anarkiistaj grupoj pri tio, kio okazis, sukcesis enmeti en la delegitaron Gaston Leval, anarkiisto de franca origino loĝinta en Hispanujo kaj ankaŭ aliĝinta al NKL. Fine kaj konsiderante la konkludojn de la kongreso, la anarkisindikatista konfederacio decidis ne aliĝi al la Komunista Internacio kaj male fari tion al la ĵus refondita, en Berlino, IAL (Internacia Asocio de la Laboristoj). El tiu vojaĝo estiĝas broŝuro, kie la aŭtoro elmetas sian nelaŭdantan opinion pri Lenino.

Aliflanke, Vicente Pérez aktivulo de la barcelona NKL loĝis en Rusujo, kiel politika enmigrinto, kaj rakontas siajn spertojn kaj opiniojn en la tria tradukita verketo.

Finfine de Camillo Berneri, la sola aŭtoro el tiu kompilaĵo kiu ne vizitis Rusujon kaj ankaŭ ne apartenis al NKL, mi tradukis artikolon verkita kiam li loĝis en Barcelono partoprenante en la organizo de kontraŭfaŝistaj italaj volontuloj kaj en la propagando en la itala per la radiostacio kaj gazetaro.

Eble iu pensos, ke ĉi tiun tradukon ne estas necesa hodiaŭ aŭ, ke estas aliaj aferoj pli gravaj ol repiki en la vundon de la fiasko de la komunista rusa revolucio.

Eble aŭ eble ne. Estas tempo, kiam multaj historiistoj de diversaj tendencoj publikigas siajn pli-malpli dikajn volumojn pri la revolucia fakto kaj donas sian pli-malpli senpartian version pri la afero. Tio estas, la rusa revolucio ankoraŭ vivas, almenaŭ en la libroj. Kaj subite oni povas legi maloportunaĵojn diritajn de politikistaĉo, kiel Pablo Iglesias -supera gvidanto de la hispana maldekstra (?) partio Podemos-, kiu senhonte kuraĝis dum debato1 pri la centjariĝo de la sovetia revolucio laŭdi la “bolŝevikan genion”, dirante, ke la rusa revolucio “konstruis politikan teorion por venki”, ke Lenino pruvis, ke “la politiko povas venki la historion” ellaborante “politikan sciencon por tiuj de malsupre pli potencan ol tiu de tiuj de supre” aŭ, ke “Lenino estas genio pri la konkero de la politika povo”. Krome li etendis tiun kvaliton esti “la ŝlosilo, kiu malfermas pordon” kaj “produktas ordon” al la hispanaj komunistoj, kiuj dum la enlanda milito formis “disciplinitan armeon por venki la militon”, serĉis internaciajn interligojn, ktp.

Estas malfacile por mi klarigi kiel kaj kial tiu profesoro de politika scienco kapablas hodiaŭ mensogi samkiel faris la porbolŝevikoj de antaŭ cent jaroj. Ĉu eble ni lernis nenion? Ĉu nekredeble hodiaŭ, 2017, necesas klarigi kaj reklarigi al la homoj, kiu estis la agado de la bolŝevikoj, la aŭtentikaj perfiduloj al la rusa revolucio?

Sed ne gravas, jen estas por la esperantaj legantoj eta kontribuo de kelkaj anarkiistoj al la kompreno de tio okazinta dum la unuaj jaroj de la rusa revolucio, sendube la plej grava okazintaĵo de la historio de la tutmonda proletaro.

Ĉiu deduktu, kion konsideros oportuna.

Fine mi devas klarigi, ke enmetis en ĉi tiun kompilaĵon malgrandan artikolon de Camillo Berneri, kiel eta omaĝo al la malmulte konata itala anarkiisto forpasinta antaŭ ĝuste okdek jaroj dum la enlanda hispana milito, fie mortigita… de la disciplinitaj komunistoj, kiuj tiom plaĉas al la sinjoro Iglesias.

 


Fuente: http://esperanto.enxarxa.com/PESTANA%20k%20a%20Kiel%20ne%20endas%20fari%20revolucion.pdf