Max Nettlaui

Kelkaj falsaj ideoj pri la anarkiismo

Resume ekzistas tri tipoj de anarkiismo: la revolucia lernejo de Bakuninii kaj Kropotkiniii, konata per la nomo de komunisma anarkiismoiv; la etika aŭ filozofia anarkiismov de Godwinvi, Prudonovii kaj Tuckerviii; kaj la religia anarkiismo de Tolstojix.

Tiel, kiam oni parolas pri la falsaj ideoj, kiuj temas pri la anarkiismo, necesas ne forgesi, ke ĉiu lernejo aŭ branĉo estas malbone interpretita kaj ankaŭ la konfuzo devenas el la propra ekzisteco de diversaj tendencoj nepre kontraŭaj pri kelkaj konceptoj.

Tiel tiuj, kiuj havas aŭ pensas falsajn ideojn pri la anarkiismo konsistas diversajn kategoriojn. Por plej granda simpleco ni ilin dividas en tri malsamaj tipoj: la konservativuloj, kiuj abomenas kaj timas ajnan radikalan propozicion pri sociaj ŝanĝoj; la socialistoj kaj aliaj reformistoj, kiuj ne povas kompreni, ĉar ili ne tion bezonas, la celojn de aliaj kunuloj; kaj la anarkiistoj mem, kiuj kredas posedi la monopolon pri la vero.

Tiel tiuj, kiuj havas aŭ pensas falsajn ideojn pri la anarkiismo konsistas diversajn kategoriojn. Por plej granda simpleco ni ilin dividas en tri malsamaj tipoj: la konservativuloj, kiuj abomenas kaj timas ajnan radikalan propozicion pri sociaj ŝanĝoj; la socialistoj kaj aliaj reformistoj, kiuj ne povas kompreni, ĉar ili ne tion bezonas, la celojn de aliaj kunuloj; kaj la anarkiistoj mem, kiuj kredas posedi la monopolon pri la vero.

Do estas nediskutebla, ke tiaj falsaj ideoj estas multaj kaj tre diversaj, tial estus trouzi vian paciencon temi pri ĉiuj ili. Sekve mi limigas miajn rimarkojn nur al kelkaj kaj, aparte, al la revolucia lernejo, kiu estas tiu, kiu faras pli bruon, la plej malamita kaj malkomprenita.

La unua kaj plej grava falsa koncepto pri la anarkiismo, opiniita naive kaj malice de amikoj kaj kontraŭuloj, estas, ke Anarkiismo, Komunismo kaj Revolucio, estas nedisigebla triopo tia, ke multaj imagas la anarkiismon kun la sagna revolucio en iu mano kaj la anĝela komunismo en la alia. Tiel do, ĝi antaŭsupozas la revolucion kaj logike entenas la komunismon, kiel ekonomian socian neceson.

Ke ekzistas fundamento por la kreado de ĉi tiuj eraroj en la propraj instruadoj faritaj de kelkaj propagandistoj de la anarkio, oni tute ne povas nei. Kiel ĉiu ĝeneraligo ne deveninta el deduktoj, la koncepto de la anarkiismo estis aŭdaca sed malpreciza. Kaj ankaŭ, kiel multaj aliaj ideoj, ĝi ne povis eviti en siaj komencoj la influon de la apudaj ideoj.

La naskiĝo de la anarkiismo koincidas kun la revolucia periodo de 1848-71. La tradicioj de la granda franca revolucio tiam estis ankoraŭ freŝaj en la popola spirito; la etoso plenigita de la ideo de politika-sociaj ŝanĝoj kaj la aspiroj de la homoj atingis grandan amplekson. Tiam la konstruo de barikadoj estis floranta industrio. Dum epoko de fabrikado de konstitucioj de papero kaj sociaj sistemoj, ĝuste ŝprucis la ne aŭtoritata sistemo.

La plej fortaj kritikoj pri la tiraneco de la ŝtato nature malfermis novajn horizontojn al la tiutempe plej senpaciencaj kaj persekutitaj revoluciuloj. La idealo de ne-aŭtoritato al ili inspiris obstinan kontraŭstaron al la starigitaj povoj kaj ilia naskiĝanta amo pri la mistraktita homaro nur povis trovi kontentigon en la plej alta esprimo de la homa frateco: ekonomia sistemo bazita sur la frata komunismo. Kaj ili fordonis al ĉi tiu kredo.

Sed se historie certas, ke la unuaj anarkiistoj estis ĉefe komunismaj revoluciuloj, oni ne povas pro tio dedukti, ke la anarkiismo estas nepre neebla sen la ekonomiaj principoj de la komunismo kaj la metodo de la perforta revolucio. Ja teorie ne estas esenca ligo de unuiĝo inter la tri konceptoj, kvankam multaj personoj asertas ilian fidon pri tiu triopo kvazaŭ tuto. Tiuj, kiuj ne kredas en la bezono de la registaro, povas aŭ ne esti favore al la revolucio kaj la propagando pere de la buĉado; ili povas aŭ ne konsenti kun la Komunismo.

La defendo de la libereco en la sociaj rilatoj, la principo de la volonteco aŭ la rajto pri apartiĝo en la socia organizo antaŭsupozas, kiel mi poste esprimos pli vaste, unu solan fundamentan ekonomian kondiĉon, t. e.: egaleco de rimedoj por atingi la ekonomian sendependecon.

Aliflanke la denaska amerika anarkiismo laŭ tio, kion elmontris ĝia fondinto Josiah Warrenx kaj ankaŭ tre signifoplene Thoreauxi, fakte tute ne bezonas ambaŭaj taktikoj, la komunisma kaj la revolucia. La anarkiismo de Benjamín R. Tucker, ĝenerale la plej logika kaj firma, estas tute kontraŭa al la komunisma sistemo kaj ekstreme paca en ĝia metodo. Prudono mem klopodis starigi la anarkion pere de la Banko de la Popolo kaj la Ŝanĝo de la Laboro.

Do estas evidente, ke identigi la anarkiismon kun la revolucio aŭ la komunismo estas falsa koncepto de la teorio kaj malo al la faktoj de ĝia historio. Kaj tamen ankoraŭ ni aŭdas ripeti fojfoje, naive fare de la simpatiantoj, kiuj devis koni ĝin pli bone kaj malice fare de la reakciuloj kaj politikaj socialistoj, kiuj ne bezonas ekscii tion, ĉar la eraro utilas al ilia intenco senkreditigi la anarkiismon antaŭ la popolo.

Kiel pruvo de tiom kuranta kaj malica malklereco pri la anarkiismo, mi citas kelkajn alineojn el libro eldonita antaŭ malmultaj monatoj, tre laŭdita de la socialisma gazetaro kaj kvalifikita de la eldonisto de The Comrade kiel «konsiderinda libro de konsiderinda viro». En la paĝo 332 de La Historio de la Socialismo en Usonoxii, oni legas tion sekvan:

«La anarkiistoj, pro ne rekoni la organa karaktero de la homa socio, neas la laŭgradan kaj logikan evoluon de ĝia disvolviĝo. La mondo ĉiutempe estas preta por la plej radikalaj revolucioj kaj ĉio, kion oni bezonas por ilia feliĉa sukceso estas manbato farita de kelkaj homoj kapablantaj riski ilian vivon pro la bonstato de la subpremata popolo».

«Konsekvencaj kun ilia vidpunkto, la anarkiistoj malakceptas la politikan agadon, kiel difektigan farson kaj malestimas la penadojn de la asocioj de oficoxiii kaj la socialismo por plibonigi la kondiĉon de la laborista klaso, kiel reakciajn rimedojn, kiuj malfruiĝas la revolucio ĉar ili neniigas la malkontenton de la laboristoj pro ilia numtempa stato. Iliaj penadoj (tiuj de la anarkiistoj) rekte direktas semi la semon de la ribelo inter la malriĉuloj kaj subteni persona milito kontraŭ tiuj, kiuj estas konsideritaj respondecaj de la tuta socia maljusteco, la altuloj kaj potenculoj de ĉiuj nacioj. Iliaj armiloj estas la propagando per la vorto kaj la agado».

Ĉi tiu konsiderinda viro ŝajnas, ke li neniam legis simplan anarkiisman broŝuron. Ĉiu sentenco el ĉi tiuj alineoj estas absurda interpreto de frazoj eltiritaj sen pripensi el la pasiaj paroladoj de la malnova revolucia John Mostxiv faritaj antaŭ tridek jaroj proksimume. Sed bedaŭrinde la teorio de la anarkiismo estas tiom malmulte komprenita, ke simila miksaĵo de absurdoj ankoraŭ trovas facilan akcepton inter la verkistoj kaj ĉefe inter la piaj legantoj, kiuj simple hororas per «la danĝeraj teorioj de tiuj abomenaj lunatikoj, kiuj nomas sin anarkiistoj».

Alia el la plej gravaj falsaj ideoj pri la anarkiismo pri kiu mi bezonas paroli, ĉar ĝi tuŝas ĝian fundamentan principon, estas tiu, kiu temas pri la koncepto de la individua libereco.

Oni multe trouzas ĉi tiun koncepton. Nome de la libereco la sataj burĝuloj protektas la nuntempan sklavecon mem kaj en la spirito de la propra strukturo de ilia posteulo, la socialismo, kiu aspiras al la politika povo, la libereco estas perfekte akordigebla kun la estonteca sklaveco. La anarkiismo estas malamita ĉar oni lin supozas partiano de la senbremsa libereco, de la kruda trolibereco, de tio, kio estas detruigo de ĉia socia vivo, dum la anarkiistoj mem estas ankoraŭ dividitaj koncerne al la difino de la vorto. La “filozofia” lernejo kontentiĝas per la spencer-axv formulo de la egala libereco, t. e.: ĉiu estas libera por fari tion, kio al li plaĉas dum ne limigas la liberecon de la ceteroj. Sed la problemo ne solviĝas tiel; nur antaŭeniras paŝon plian ĉar la formulo ne inkludas la difinon de ĝia limiga klaŭzo. Kio efekte estas tio, kio starigas enmiksiĝon aŭ invadon de la fremda libereco? La sedo reproduktas sin poste kaj ŝajnas fundamenta, ĉar jam ne estas la principo de libereco, kiu utilas kiel gvido de konduto sed pli ĝuste la limoj de la libereco, kiu estas la sama koncepto de la libereco garantiita de la leĝoj, kiujn subtenas la malnova burĝaro.

La «ne filozofia» anarkiisma lernejo rigardas tian formulon malfide. Por ĝiaj partianoj, la libereco logike entenas ne malpli ol tiun idilian staton en kiu ĉiu estas perfekte libera, ne nur por fari sed por ĝui ĉion. Ili ja kontraŭfilozofie fidas la bonecon propra al la homa naturo kaj rifuzas limigi ĉian liberecon. Estas ĉi tiu aspiro de la komunismaj anarkiistoj al la perfekta idilia libereco tio, kio puŝas la bonvolajn, sed singardajn, reformulojn esprimi ilian simpatian diraĵon pri tio, ke la anarkiismo estas certe bela idealo, sed oj, kiom nerealigebla!

Kaj tiel estas la anarkiismo, unuflanke malamita, kiel diabla teorio de infero kaj kaoso, kaj aliflanke idealigita, kiel agrabla revo, sed neebla.

Tamen la libereco defendata de la anarkiistoj nek estas tiom terura, ke ĝi produktas la kaoson, nek tiel agrabla, ke ĝi neeblas realiĝi. La hezito nur ekzistas pro esti ĝi malbone komprenita. Oni ĉiam parolas pri libereco kvazaŭ ĝi estu pozitiva forto, armilo, io, kion la individuoj povas uzi por bone aŭ por malbone. Ni ofte aŭdas diri: «Donu al la homo la liberecon kaj li trouzos ĝin uzante ĝin por tedi sian najbaron»; aŭ male: «Donu al la homo la liberecon kaj li estos bon-kora kaj konsiderita kun la ceteraj». Sed la libereco ne estas aĵo, kiun oni donas. Ne estas propraĵoatesto aŭ sigeliloletero per kiu ni povas fari tion, kio al ni plaĉas. Esence la libereco estas simpla rilato, negativa kondiĉo, la foresto de io pozitiva en ĝiaj demonstracioj, t. e., la foresto de submetiĝo.

Krome, la libereco estas socia rilato, ne individua rajto. Ekster la socio ni povas pensi nenian koncepton pri la libereco. Ni tute povas fari tiom, kiom ni volas sed tio ankoraŭ logike entenas neniun aferon pri libereco. Niaj agoj povas havi sencon nur se ili tuŝas aliulojn, kiam ili havas difinitan rilaton kun la agoj de la ceteruloj, t. e., kiam ili estas sociaj agoj. Kiam ni parolas pri libereco ni simple karakterizas la rilaton inter niaj faktoj kaj la faktoj de aliuloj; ni tiam esprimas, ke nia agado bridas neniun agadon de alia. En la rilatoj inter homo kaj homo, havi liberecon neniel signifas posedi la tutan povon por regi lin; ĝi signifas pliigi la profiton, kiu envolvas la negativan kondiĉon de ne esti regita de li.

Multaj homoj diras: «Estas tre bone paroli pri perfekta libereco por la estonteco, kiam la malegoismaj sentoj estos disvolviĝantaj kaj estos superantaj la egoismajn sentojn kaj la intereso de la homoj ĉefe estos, kiel diras Spencer, helpi la aliulojn. Sed pro la nuntempa homa kondiĉo kaj la komplikitaj rilatoj de la interesoj en konflikto, estas precize, ke la limigo, pli bone ol la libereco, daŭre estas la ĉefa gvido de la socia organizo».

La trompo, kiu ekmontras per tiuj vortoj ankaŭ devenas el erara koncepto de la libereco. Ĉi tiu ne estas sinofero, kiu oni faras por profito de aliuloj. Ĝi ne devenas el la malegoismaj sentoj, la interhelpo, la fakto de esti helpita. Estas neniu imperativo, faru por aliaj, ktp, estas la egoisma pura krio, kiu liberigas, kiu izolas.

La difino de la individua libereco ne estas, ke ĉiu povas fari tion, kion ŝatas al li sub la neesprimita aŭ esprimita kondiĉo ne tedi la najbaron, sed ĉiu povas ne fari tion, kio al li ne plaĉas sen neniu neesprimita aŭ esprimita kondiĉo.

Se la individua libereco estus neakordigebla kun la socia organizo, des pli malbone por ĉi tiu.

Lasu sola la individuon: ne lin devigu nome de la socio fari tion, kion li ne bezonas kaj vi ne havos okazon subpremi lin por fari tion, kio necesas al li. La celo de la socio estas, parolante teleologie, la disvolviĝo de la individueco kaj ne male. La socia organizo havas sencon nur se ĝi utilas la individuajn celojn: ju pli plena ĝia persona libereco, des pli ĝiaj celoj estas plenumitaj.

La anarkiismo estas la negado de la deviga organizo sed ne de ĉia organizo. Ĝi ne neas la organan karakteron de la socio kaj sekve la laŭgrada evoluo de ĝia disvolviĝo. Sed rekoni organan karakteron en la socio ne logike entenas, ke ĝi estas organismo en la pura senso de la vorto, kie ĉiuj sklavaj komponantaj organoj obeas la volon de la centra aŭtoritato, la plej alta sensaro. La politika organizo de la socio estas tute biologia. La socio estas organizo sen specialaj organoj; ĝi estas organizita nur pro la individuoj havas reciprokajn rilatojn unuj kun la aliaj. Kiu estas la karaktero de ĉi tiuj reciprokaj rilatoj? Jen tute politika demando. Kiu estis la evoluo de ĝia disvolviĝo? La politika scienco donos la respondon. Kiu devos esti la karaktero de ĉi tiuj reciprokaj rilatoj? La anarkiismo instruas, ke ĝi devos esti liberecana, ke tiuj reciprokaj rilatoj, t. e., la socia organizo, devas esti propra-vola kaj ne deviga.

La individuo ŝuldas nenian fidelecon al persono aŭ personaroj. Li estas libera, perfekte libera, por kunigi siajn penadojn al tiuj de siaj proksimuloj por ajna celo kaj kiel al li plaĉas, aŭ por resti izolita kaj ne partopreni en la laboro kaj profitoj de ajna socia entrepreno. La principo de la individua libereco estas la rajto de apartiĝo, la rajto disigi de la starigita politika organizo, la rajto ne fari tion, kio ne necesas al li, la rajto ne kontentiĝi per la decidoj de la plimulto; resume, la rajto al la absoluta posedo de lia propra personeco.

La ideo de la ŝtato, laŭ ĉiuj ĝiaj demonstracioj kaj formoj, baziĝas sur la teorio, ke parto de la socio ─minoritato en la oligarkia formo de la ŝtato, plimulto en la demokratia formo─ rajtas devigi la tutan ceteron plenumi ĝiajn ordonojn. Ĉiuj formoj de organizo de la ŝtato principe neas la rajton de ĝiaj konsistigantaj membroj disiĝi, izolite aŭ grupe, de tia organizo. Neniu ŝtato toleras la ekziston, ene de ĝia jurisdikcio, de ajna alia politika organizo, sendependa de ĝia aŭtoritato. Por la regantoj, nenio estas pli malutila ol «ŝtato ene de alia ŝtato». La anarkiismo subtenas tutan malan vidpunkton al tiu de la impost-kolektista ŝtato. Ĝi defendas la individuan elekton anstataŭ la leĝo de la plimultoj; la liberecon por ne plenumi la ordonojn de la aŭtoritato, alivorte, per la propra-vola organizo anstataŭ la deviga organizo.

La anarkiismo estas ĉio tio, sed nenio pli. Kaj pro tio mi parolos pri alia falsa ideo pri la anarkiismo.

Oni supozas aŭ ĉiam asertas, ke la anarquismo nepre antaŭsupozas apartan ekonomian sistemon; ke sen tia aparta ekonomia kondiĉo, la anarkiismo estas neebla aŭ ĝi ne prosperus. Mi ne parolas kontraŭ la anarkiistoj, kiuj preferas la komunismon al la privata proprieto aŭ ajna alia sistemo kiel dezirebla ekonomia kondiĉo per si mem; mi parolas nur kontraŭ tiuj, kiuj vidas en unu aŭ alia el tiuj ekonomiaj sistemoj nepran kondiĉon por la disvolviĝo de la anarkiisma organizo tio, kion neas la eblon de la anarkiismo sen alia suplementa ismo. Rilate al tio, la komunistoj kaj la individuistoj ambaŭ estas eraraj. La argumento de la unuaj estas, ke la homo ne povas esti perfekte libera dum li ne povas konsumi tiom, kiom li bezonas, tiel el la varoj de la tero, kiel el lia parto de la produktado. Kaj krome la egaligo de la fortunoj estas absoluta neceso por la garantio de la institucio de la libereco.

La argumento de la individuistoj, subtenantoj de la privata proprieto, estas, ke la komunumo esence estas ekspluatado de la fortuloj farita de la malfortuloj, kiu unue kontraŭas la progreson de la raso kaj ĝenerale reduktas la liberecon de la plej fortuloj favore al la plej malfortuloj.

Kontraŭ la argumentoj de la komunistoj mi respondas: oni ne verŝajne povos esti sufiĉe kaj perfekte libera en ĉi tiu mondo pro tio, ke eĉ en la komunismo oni ne estos libera de ĉiu zorgo kaj ĝenado; oni ne povos liberiĝi de la malsanoj kaj la nepra morto kaj sennumeraj malsanoj kaj doloroj de kiuj la korpo kaj la homa spirito estas heredantoj. Estas tre malcerta, ke eĉ komunisto havas “liberan volon” sur si mem.

Tamen mi ne neas, ke estas dezireble havi ĉiajn liberecojn, sed mi neas tre pozitive, ke sen ili ni ne povas ĝui la liberecon laŭdita de la anarkiistoj. Memoru, ke la libereco pri kiu temas la anarkiismo estas la libereco ne fari socie tion, kion oni ne havas bezonon fari, la libereco ne esti devigita de ajna organizo partopreni en ajna entrepreno, kiu oni mem ne elektis. Oni povas diri, ke ĉi tiu estas la anarkiisma libereco kaj tio estas la tuta anarkiismo; la cetero estas afero de propra-volaj kaj cirkonstancaj kontraktoj aŭ interkonsentoj.

Ĉio, kion la homo bezonas por efektive subteni sian liberecon ne submetita al la aŭtoritato, estas, aparte la mensa sano, la ekonomia sendependeco ebligita de la egaleco de kondiĉoj por uzi la teron kaj la liberajn kapablojn de la Naturo. Starigita ĉi tio kaj pere de reciprokaj interkonsentoj en propra-vola organizo, la homo povas vivi libera kaj feliĉa.

Ne estas la egaleco de fortunoj sed la egaleco de rimedoj, kio aldonita al la libereco donos, kiel rezulto, la fratecon. Ĉar neniam estas riskoj pri tio ke, la plej fortuloj kaj sobruloj premas al la plej malfortuloj kaj malplej sobruloj, se la malfortuloj kaj senkapabluloj estas sufiĉe fortaj kaj trovas sufiĉe eblojn en la egaleco de rimedoj por resti izolitaj kaj esti liberaj.

Aliflanke, oni ne devas timi tion, ke la individuistoj diras pri la propra-vole organizita kaj reciproke konvenita komunismo. Ne povas ekzisti ekspluatado en la mutualismo. Neniu homo, kiu ne estas devigita akcepti ĉiuj ajn kondiĉoj eblas eksplodita; kaj certe neniu anarkiisto pensis puŝi neniun al la komunismo. Koncerne al la progreso de la raso, antaŭ mallonge ĉefas la ideo, ke la interhelpo, pli ol alia afero, pliigas ĝin kaj tial ne necesas, ke ni pripensis plu pri tio.

Krome batali pro la universeco de ajna speciala ekonomia sistemo logike entenas bedaŭrindan kaj falsan koncepton de la naturo mem de la socia progreso. La aferoj sekvos en la estonteco la linion de plej malgranda rezisto, kiel ĉiam okazis estintece; sed, kiu povos marki la linion, kiun sekvos la multnombraj homaj necesoj por atingi taŭgan kontentigon?

Estas sufiĉa spaco por komunistoj kaj individuistoj kune: tia estas la anarkiismo.

____________________________

 

iVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Max_Nettlau

iiVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Bakunin

iiiVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Kropotkin

ivVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Anarki-komunismo

vVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Filozofia_anarkiismo

viVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Godwin

viiVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Prudono

viiiVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Tucker

ixVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Tolstoj

xVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Josiah_Warren

xiVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Thoreau

xiiVidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Morris_Hillquit, en la angla

xiiiUnuaj sindikatoj (Trade Unions) Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Trade_unions_in_the_United_Kingdom, en la angla

xivVidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Johann_Most, en la angla.

xvVidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Herbert_Spencer

_________________________________________

 

Fuente: http://es.theanarchistlibrary.org/library/max-nettlau-algunas-ideas-falsas-sobre-el-anarquismo


Fuente: Esperantigita de Jesuo González